Gerd
Gerd estis gigantino, kiu fariĝis la edzino de la Vaniro Frejro. Gerd estis la filino de la montogiganto Gymir kaj Aurboda. Gerd eble havis sennoman fraton, kiu estis mortigita.
Frejro enamiĝis al Gerd, kiam li sidis sur Hlidskialfo, la trono de Odino en la halo nomata Valaskialfo. Hlidskialfo permesis al la sidanto vidi la tutan mondon, kia ajn estu la distanco. Frejro sendis sian ŝildoportiston, nomatan Skirniro, por svati ŝin nome de li.
Unue, Skirniro ofertis riĉajn donacojn al Gerd, kiujn ŝi rifuzis, asertante, ke ŝi malamas ĉiujn diojn. Eĉ kiam Skirniro minacis dehaki ŝian kapon per la glavo de Frejro, tio ne kaŭzis al ŝi eĉ iom da timo. Nur kiam Skirniro minacis ĵeti malbenon, por maljunigi kaj malbeligi ŝin, ŝi ekkonsideris renkonti Frejron naŭ tagojn poste en bosko nomata Barri.
Kvankam la rakonto neniam diras, ke Frejro kaj Gerd geedziĝis, aliaj verkistoj diras, ke ili havis filon nomatan Fiolniro.
Vidu la Svatadon de Gerd.
Gerd fariĝis diino de lumo, kaj estis Asinio pro sia propra merito, kiel la gigantino Skadi, la duonpatrino de Frejro kaj la dua edzino de Njordo.
Rilataj Informoj
Nomo
Gerd, Gerð, Gerda – "baritaĵo".





