Lemnos

Classical

Lemno estis granda insulo en la Trakia Maro (norda Egeo).

La insulo estis fama en la greka mito ĉar la lemnaj virinoj regis la insulon. Tiutempe, Toaso regis ĝin. Toaso estis la filo de la vindio Dionizo kaj Ariadno, filino de Minoso. La lemnaj virinoj estis punitaj de Afrodito pro ne adorado al ŝi. Ŝi faris tiel ke la lemnaj virinoj eligis tiel fortan odoron ke iliaj edzoj serĉis virinan kompanion el Trakio. Kiam la lemnaj virinoj malkovris la perfidemecon de siaj edzoj, ili mortigis la tutan viran loĝantaron de Lemno kaj la trakiajn virinojn. Nur Toaso iel sukcesis eskapi, kun la helpo de sia filino.

Kiam la Argonautoj alvenis en Lemnon, unue la virinoj timis ke la herooj estas trakioj venintaj por puni ilin pro la murdoj. Kiam la lemnaj virinoj konstatis ke la Argonautoj ne venas el Trakio, la virinoj invitis ilin al siaj hejmoj, kaj la virinoj gastigis la heroojn. Ĉiu virino gravedis kun unu aŭ du infanoj de unu el la herooj. Hipsipilo, reĝino de Lemno, naskis de Jazono la filojn Eŭneo kaj Nebrofono.

Lemno estis ankaŭ la insulo sur kiu la grekaj gvidantoj forlasis Filokteton, ĉar li estis mordita de akva serpento, kaj ĉar la veneno igis lian vundon odori tiel malbone. Laŭ Apolodoro, Filokteto estis mordita en Tenedo dum ofeado al Apolono, sed ili lasis Filokteton en Lemno poste. Filokteto estis la posedanto de la pafarko de Heraklo. La grekaj gvidantoj aŭdis unu el la profetaĵoj pri Trojo, ke Trojo ne povus esti prenita sen la Pafarko de Heraklo. Do Odiseo kune kun Neoptolemo devis allogi Filokteton por realiĝi al la greka armeo.

Rilata Informo

Nomo

Lemno, Λήμνος.

Regantoj

Toaso, Hipsipilo, Eŭneo.

Kreita: 1999-Aŭgusto-8

Modifita: 2024-Majo-15