Samos
Classical
Samoso estis insulo ĉe la okcidenta marbordo de Azio Minora inter Efezo kaj Mileto. Ĝi estis nomata laŭ Samia, filino de la riverdio Meandro. Samia edziniĝis kun unu el la Argonautoj nomata Ankeo, lelega reĝo de Samoso.
Ankeo iĝis la dua stiristo de la Argo post kiam Tifiso dronis unu nokton. Estis profetite ke li estos mortigita de sovaĝa apro antaŭ ol li povus gusti eĉ unu guton de sia vino. Post reveno hejmen de sia aventuro kun la Argonautoj, kiam liaj lipoj tuŝis lian tason da vino, li aŭdis sovaĝan apron eniri lian vinberĝardenon. Li lasis sian vinon, netuŝitan, kaj prenis sian lancon por alfronti la apron. Ankeo estis mortigita de la apro kaj la profetaĵo plenumiĝis.
Rilata Informo
Nomo
Samoso, Σάμος.
Regantoj
Ankeo.
