Cos
Koso estis unu el la Dodekanesaj insuloj, okcidente de la karia urbo Knido, en Azio Minora. La popolo de Koso (kosanoj) estis origine nomata la Meropoj laŭ sia reĝo, Meropo.
La ŝipoj de Heraklo estis pelitaj de ŝtormo de Hero al la insulo Koso. La kosa reĝo, Eŭripilo, filo de Pozidono kaj Astipaleja, pensis ke ili estas piratoj kaj atakis Heraklon kaj liajn virojn. Dum la batalado, Heraklo sukcesis mortigi Eŭripilon, sed estis grave vundita de Ĥalkodono. Zeŭso savis la vivon de sia filo forportante Heraklon.
Fejdipo kaj Antifo alportis 30 ŝipojn el la insuloj Koso kaj Nisiro por batali en la milito kontraŭ Trojo.
Rilataj Informoj
Nomo
Meropoj, Μερόπς (originala);
Koso, Κως
Fondinto
Meropo
Regantoj
Meropo, Eŭripilo.


