Rhodes
Rodo estis la plej granda insulo de la Dodekanesoj, sudokcidente de Kario, Azio Minora. Ĝi estis nomita laŭ Rode, filino de Pozidono kaj Amfitrito. Rodo estis sankta al la suna dio Heljo, de kiu Rode naskis sep filojn, tri el kiuj estis nomataj laŭ tri ĉefaj urboj en Rodo: Kamejro, Ialiso kaj Lindo.
Tlepolemo estis la filo de Heraklo kaj Astidameja, filino de Amintoro. Kelkaj kredis ke estis Tlepolemo kiu fondis tiujn tri urbojn. Tlepolemo alportis naŭ ŝipojn al Trojo, kaj li estis mortigita de la likia kapitano, Sarpedono.
Altemeno, filo de Katreŭso kaj nepo de Minoo, fuĝis el Kreto kiam li aŭdis la orakolon ke unu el la infanoj de Katreŭso mortigos Katreŭson. Altemeno kunprenis sian fratinon Apemosinon al la insulo. Tamen, la dio Hermeso perfortis lian fratinon, kiu gravedis. Altemeno ne kredis la aserton de sia fratino pri la perforto, kaj li piedbatis Apemosinon ĝismorte.
Fine, Katreŭso decidis revenigi sian filon, ĉar li estis maljuna kaj Altemeno estis lia sola heredanto. La grupo de Katreŭso estis atakita kiam ili alteriĝis sur la bordo de Rodo. La rodanoj erare pensis ke ili estas piratoj. En la batalado, Altemeno mortigis sian patron. Rekoninte la korpon de sia patro, aŭ la tero englutis lin aŭ Altemeno mortis pro malĝojo.
Rilataj Informoj
Nomo
Rodo, Ρόδος.
Regantoj
Tlepolemo.

