Lycia
Likio estis regiono de suda Azio Minora, oriente de Kario.
Pluraj malsamaj triboj loĝis en Likio; inter ili estis la Milianoj aŭ Solimoj.
La Kretanoj, sub la gvidado de Sarpedono, filo de Zeŭso kaj Eŭropa, establiĝis en la marborda areo de Likio, kiam lia frato Minoo forpelis lin el Kreto pro junulo nomata Mileto. La kretaj kolonianoj estis nomataj Termiloj. Sarpedono dividis la regadon de Likio kun alia ekzilita princo el Ateno nomata Liko. Liko estis la frato de Egeo, kaj la tuta regiono estis renomata al Likio.
La korintia heroo nomata Belerofono alvenis el Argoso, kaj fariĝis gasto de Jobato, reĝo de Likio. Belerofono sukcese militis kontraŭ la Solimoj kaj Amazonoj. Impresita de la kapableco de la junulo, Jobato edzigis sian filinon Filonoe al la granda heroo.
Belerofono fariĝis la patro de Isandro, Hipoloĥo, Laodameja kaj Deïdameja. La filo de Sarpedono, Evandro, edziniĝis al Deïdameja, kaj fariĝis patro de alia Sarpedono, dum Hipoloĥo estis la patro de Glaŭko. Glaŭko kaj Sarpedono distingiĝis dum la Troja Milito. Ambaŭ gvidantoj mortis ĉe Trojo.
Vidu la genealogian arbon de la Eolido en Likio.
Rilataj Informoj
Nomo
Likio, Λυκία.
Regantoj
Sarpedono kaj Liko (kunregantoj); Jobato, Evandro, Hipoloĥo; Glaŭko kaj Sarpedono (kunregantoj?).
