Geirrod
Iun tagon, dum Loki flugis tra la arbaro en formo de falko, li estis kaptita de la frosta giganto nomita Geirrod. Geirrod enŝlosis Lokin en keston dum tri monatoj, preskaŭ malsatigante lin ĝis morto. Geirrod rifuzis liberigi Lokin, ĝis la kaptito konsentis persvadi Toron veni al lia regno.
Toro sen suspekto konsentis iri al la kortego de Geirrod sen Mjollnir, sen sia fortozono nomita Megingjord, kaj sen la feraj gantoj nomitaj Járngreipr.
Feliĉe ili pasigis la nokton en la hejmo de amika gigantino nomita Grid. Grid diris al Toro, ke Geirrod intencas mortigi lin. Ŝi donis al Toro sian nerompeblan magian bastonon, sian propran fortozonon kaj paron da feraj gantoj.
Toro kaj Loki provis transiri la riveron Vimur. La akvo ĉiam leviĝis. Loki pendantis de la fortozono de Toro. Toro komprenis, ke gigantino nomita Gialp, filino de Geirrod, kaŭzas la leviĝon de la rivero. Toro ĵetis ŝtonon al Gialp por haltigi la fluon. Alveninte al la bordo, Toro eltiris sin el la akvo per sorbuso.
Toro kaj Loki alvenis al la hejmo de Geirrod. Oni kondukis ilin en ĉambron kun nur unu seĝo. Toro sidiĝis sur tiu seĝo. Subite li sentis, ke la seĝo leviĝas al la tegmento. Toro estus dispremita inter seĝo kaj tegmento, sed li rapide metis la bastonon de Grid kontraŭ la trabon kaj forte puŝis. Li aŭdis du laŭtajn krakojn, poste kriojn de agonio. Rigardante sub la seĝon, Toro vidis Gialp kaj Greip, la du filinojn, kun rompitaj dorsoj.
Geirrod alvenis al la alia flanko de la ĉambro. Per tenajlo li levis brulantan fanditan feron el fajro kaj ĵetis ĝin al Toro per ĉiu forto; sed Toro facile kaptis la fanditan feron per la fera ganto (Járngreipr), kiun Grid donis al li. Geirrod kuris kaj kaŝiĝis malantaŭ fera kolono por protekto. Toro ĵetis la fanditan feron reen al Geirrod. La fero trapikis la kolonon kaj trafis Geirrodon, mortigante la giganton.



