Helgi Hiorvardsson
Helgi Hiorvardsson ne estu konfuzita kun Helgi Hundingsbani, filo de Sigmund kaj Borghild (Helgi Hundingsbani ankaŭ estis konata kiel Helgi Sigmundarson).
Tiu Helgi estis filo de Hiorvard kaj Sigrlinn. Helgi estis la heroo de la 2-a heroa poemo de la Poezia Edda, nomata poemo de Helgi Hiorvardsson (Helgakviða Hjörvarðssonar). La poemo komenciĝis per kiel liaj gepatroj renkontiĝis.
Hiorvard regis el sia urbo, Glasilund, en Norvegio. Hiorvard havis aliajn edzinojn kaj aliajn filojn. Alfhild estis lia unua edzino, kaj ŝi estis la patrino de Hedin. Hedin poste ludus rolon en la morto de Helgi en tiu poemo.
Sigrlinn estis la kvara edzino de Hiorvard. Helgi sendis Atli, filon de la grafo Idmund, al la kortego de reĝo Svafnir de Svavaland, patro de Sigrlinn. Per la konsilo de Franmar, la fosterpatro de Sigrlinn, Svafnir rifuzis la geedziĝon inter sia filino kaj Helgi. Franmar mem estis la patro de filino nomata Alof.
Atli estis ĉe tombo kiam birdo saĝe konsilis la filon de la grafo pri kiel lia reĝo povus gajni Sigrlinn kiel sian fianĉinon, kontraŭe templejoj, sanktejoj kaj belaj brutoj de la reĝo.
Post reveno al sia reĝo kun la novaĵo, Hiorvard decidis iri kun Atli, por persone amindumi la filinon de Svafnir. Sed sur sia vojaĝo, ili nur atingis ĝis la monto, kaj ili vidis ke Svavaland estis atakita, la kamparo brulis kaj polvo estis en la aero de la paso de ĉevalaj hufoj. Ili starigis tendaron proksime de rivero, kiun Atli transiris sole, kaj trovis grandegan birdon sidantan supre de domo. Atli mortigis tiun birdon per sia lanco, kaj trovis kaj Sigrlinn kaj Alof ene de la domo. Notu ke tiu birdo ne estas la sama kiel tiu kiun Atli renkontis antaŭe, ĉe la tombo. Anstataŭe, tiu birdo estis Franmar, la patro de Alof; Franmar ŝajne povis transformi sin en birdon, kaj li protektis sian filinon kaj fosterfilinon de Hrodmar. Atli alportis ambaŭ virinojn al Hiorvard.
Hrodmar estis fianĉo de Sigrlinn, kaj li estis tiu kiu invadis Svavaland kaj mortigis Svafnir. Kun la morto de la reĝo, Hiorvard estis libera edziĝi al Sigrlinn, kaj Atli edziĝis al Alof.
Hiorvard kaj Sigrlinn havis filon kiu kreskis alta kaj forta, sed pro kia ajn kialo, Helgi neniam parolis unu solan vorton, kaj en tiu tempo ne havis nomon.
Helgi sidis sur tomba monteto kiam li renkontis naŭ Valkiriojn. Estis unu el tiuj Valkirioj kiu donis al la juna princo sian nomon. Ŝi diris al Helgi ke ŝi havos lin kiel sian edzon kontraŭe nomado de li, kaj por la unua fojo, serĉante unu el la glavoj el Sigarsholm.
Svava estis la nomo de tiu Valkirio, kaj ŝi estis filino de reĝo Eylimi. Ŝi protektis Helgin dum li batalis en milito. Fine, Svava konvinkis Helgin alfronti Hrodmar, kaj venĝi la morton de sia avo. Hiorvard ofertis al Helgi trupojn, kaj Atli estis la dua-en-komando de la heroo. La poemo ne donas iujn detalojn pri kiel Helgi mortigis Hrodmar.
Kun ŝipoj ankrumitaj ĉe Hatafjord dum la nokto, Atli renkontis trol-virinon (aŭ gigantinon) nomatan Hrimgerd, filinon de la giganto Hati, kun kiu li interŝanĝis insultojn (konatajn kiel flytings). Ŝajne, Helgi mortigis Hati, do Hrimgerd certe estis malamika al la juna heroo. Hrimgerd konsiderus ke ŝi estus ĝuste kompensita, se Helgi dormus kun ŝi. Ĉiuokaze, la Valkirio Svava estis tiu protektanta la ŝiparon de Helgi de la kolero de la trol-virino. Fine, Hrimgerd forgesis la tempon, kaj kiam la suno leviĝis sur la horizonto, la trol-virino estis ŝanĝita en ŝtonon.
Helgi fine renkontis la patron de Svava, Eylimi, kaj ili estis promesitaj unu al la alia, kio implikis la interŝanĝon de ringoj, antaŭ ofero de sovaĝa porko.
Tamen, Hedin, la duonfrato de Helgi, deziris Svavan. Hedin estis la filo de Alfhild, la unua edzino de Hiorvard. Ĉe Julo, Hedin renkontis trol-virinon kiu rajdis lupon, kun serpentoj kiuj servis kiel ŝiaj bridoj. Ŝi volis ke Hedin dormu kun ŝi, sed li rifuzis ŝin, do la trol-virino malbenis lin.
Hedin defiis Helgin al duelo sur insulo ĉe Sigarvoll. Helgi kredis ke li estas destinita malvenki. Kaj en la duelo, Helgi estis mortige vundita. Bedaŭrinde neniuj detaloj pri la duelo estis donitaj.
Helgi sendis por sia fianĉino, kaj la heroo provis konvinki Svavan ke ŝi devas iri al la venkinto, kaj edziĝi al Hedin, kion ŝi ŝajne rifuzis.
La poemo finiĝis per Helgi kaj Svava poste esti reenkarniĝintaj. En la dua edda poemo de Helgakviða Hundingsbana, la rakonto indikis ke Helgi estis reenkarniĝinta kiel Helgi filo de Sigmund, kaj ke Svava estis reenkarniĝinta kiel Sigrun.
Rilataj informoj
Nomo
Helgi – «La Sankta».
Helgi Hiorvardsson (Helgi filo de Hiorvard).
Fontoj
Helgakviða Hjörvarðssonar (aŭ la Kanto de Helgi Hiorvardsson) estas poemo el la Poezia Edda.

