Helgi Hundingsbani
Helgi Hundingsbani estis heroo en unu ĉapitro de la Völsunga-sago, kiu sekvis la samajn intrigojn de du poemoj en la Poezia Edda — Helgakvida Hundingsbana I kaj Helgakvida Hundingsbana II. La morto de Helgi aperis en la dua eddaa poemo. Strange, Snorri Sturluson preterlasis Helgin en sia Proza Edda.
Kiam Helgi naskiĝis, la Nornoj venis.
En la aĝo de dek kvin Helgi gajnis la nomon Hundingsbani ĉar li mortigis Hundingon, sian rivalon, en unu batalo, kaj kvar filojn de Hunding (Alf, Eyolf, Herward kaj Hagbard) en alia batalo — tial li estis konata kiel la Bano de la Hundingoj. Estis iliaj mortoj kiuj kaŭzis alian filon de Hunding, nomitan Lyngi (Lyngvi), militi kontraŭ Sigmundo, kaj poste Sigurdo.
Helgi Hundingsbani ne konfuziĝu kun alia Helgi kiu estis filo de Hiorvard; Helgi Hiorvardsson estis heroo de alia poemo en la Poezia Edda — Helgakvida Hiorvardssonar.
Helgi estis la filo de Sigmundo kaj Borghild, tial li estis nomata Helgi Sigmundarson. Li estis la frato de Hamund. Kiel siaj duonfratoj Sinfjotli kaj Sigurdo, Helgi estis unu el la Volsungoj (posteuloj de Volsungo, ĉar Helgi estis ankaŭ nepo de Volsungo).
Helgi naskiĝis en Bralund aŭ Braulund, la lando de sia patrino. Bralund estis proksime de Himinfell, monto de kie falas akvo. La Nornoj diris al Sigmundo ke Helgi fariĝos la plej granda reĝo. Sigmundo donis al li Hringstead (eble Ringsted, insulo de Zelando).
La ĉevalo de Helgi nomiĝis Vigblær. La kapitano de lia ŝipo estis Leif.
Helgi ankaŭ batalis en milito kontraŭ rivala svatanto de Sigrun nomata Hodbrod, filo de reĝo Granmar, kvankam en alia parto de la poemo Granmar estis frato de Hodbrod.
Sigrun estis valkirio kaj filino de Hogni. Ŝia patro fakte intencis edzinigi Sigrun al Hodbrod, do li fariĝis aliancano de Hodbrod kaj falis en batalo kun Hodbrod. Estis la morto de Hogni kiu kaŭzis la fraton de Sigrun, Dag, murdi sian bofraton en la arbaro.
Pro sia heroeco dum li vivis, Odino aljuĝis al Helgi la plej altan honoron esti reganto de Valhalo. Helgi devigus Hundingon bani la piedojn de la aliaj mortigitaj militistoj en Valhalo, kaj reduktis sian mortalan malamikon al nenio pli ol sklavo kiu nutras porkojn.
Malgraŭ esti morta, Helgi gvidis la Sovaĝan ĉason, fantoman kompanion de rajdantoj. Helgi aperis antaŭ sia malĝoja edzino ĉe sia tomba monteto. Sigrun pasigis la nokton kun Helgi, kaj kiam li ne reaperis al ŝi, Sigrun mortis pro rompita koro.
Kune kun Sigrun, Helgi estis reenkarniĝinta kiel Helgi Haddingia-damaĝanto, kaj Sigrun estis renaskita kiel Kara. Pli frue en la dua eddaa poemo ni estas informitaj ke Helgi kaj Sigrun estis reenkarniĝoj de Helgi Hiorvardsson kaj Svava.
Vidu La du Helgi por legi la plenan legendon de Helgi.
Rilataj informoj
Nomo
Helgi («Sankta»).
Helgi Sigmundarson.
Helgi Hundingsbani («Helgi la Bano de la Hundingoj»).
Domo (dinastio)
Volsungoj (posteuloj de Volsungo).
Rilataj artikoloj
Vidu Helgi Hundingsbani en La du Helgi por la plena legendo.
Sigmundo, Borghild, Sinfjotli, Sigrun, Gudrun, Helgi Hiorvardsson.

