Faŭno
La romia dio de la arbaro. Faŭno estis la filo de Piko kaj nepo de Saturno. Faŭno estis ankaŭ la dio de la fekundeco de la kampoj kaj gregoj. Romia arto ĉiam ŝajnis portreti lin kiel satirosimilan dion, kaj li ŝajnis simili Panon. Lia festo estis tenata la 15-an de februaro, nomita la Lupercalia.
Faŭno ankaŭ estis vidita kiel frua reĝo de Italio. Lia filo Latinuso fariĝis la eponimo de la regiono Latio, kaj de ĝia popolo, la Latinoj.
Laŭ Ovidio, en la Fasti, unu fojon li vidis Omfalon, reĝinon de Lidio, kaj li volis perforti ŝin. Sed tiutempe Herkulo (Heraklo) servis kiel sklavo de Omfalo. La lidia reĝino vestis la heroon en virinaj vestoj. Unu nokton Faŭno eniris la ĉambron de la reĝino. Li pensis, ke ĝi estas la reĝino pro ŝia vesto, sed kiam li levis la veston por penetri ŝin per sia faluso, li sentis dikan, krudan hararon sur la sidvangoj de la nescianta heroo. Tio surprizis la dion, sed donis al Herkulo sufiĉe da tempo por vekiĝi. Herkulo puŝis Faŭnon tre forte, tiel ke li falis metrojn for, sur sian dorson. Omfalo, aŭdante la kraŝon, ordonis al siaj servistoj alporti torĉojn kaj ili ĉiuj vidis la dion kuŝantan sur sia dorso, nuda, senpova kaj nekapabla leviĝi. Herkulo kaj la reĝino ridis pri la hontigita dio. Pro tio Faŭno ĉiam postulis, ke neniu el liaj sekvantoj portu vestojn dum la plenumado de liaj ritoj.


