Sparta

Classical

Sparto estis fondita de Lacedaemono kaj nomita laŭ lia edzino, Sparto. Sparto ofte nomiĝis Lacedaemono. La urbo situis ĉe la rivero Eŭrotas. Ili havis filon nomatan Amiklao, kiu regis post Lacedaemono.

Amiklao fondis malgrandan najbaran urbon, kiun li nomis laŭ si mem Amikloj. Amikloj estis la centro de la kulto kaj festivalo de Hiacinto, kiu estis la filo de Amiklao. Amiklao estis la patro de Argalo, Kinortas, Hiacinto kaj Leanejra. Argalo regis post sia patro, poste Kinortas.

Kinortas estis la patro de Oibalos, kiu sukcedis lin sur la sparta trono. Oibalos edziĝis al Gorgofono, filino de Perseo kaj Andromeda. Gorgofono unue edziniĝis al Perieres, reĝo de Mesenio kaj filo de Aiolo kaj Enarete. Oibalos fariĝis la patro de Tindareo, Ikario kaj Arene. Oibalos estis ankaŭ la patro de Hipokoono, de la najado Bateja.

Kelkaj diris ke Perieres estis la filo de Kinortas kaj estis la patro de Tindareo, Ikario, Arene, Afareo kaj Leŭcipo. Sed tio estas precej konfuza, kaj ĝi faras ke lia filo kaj filino, Afareo kaj Arene, edziĝis unu al la alia.

Tindareo estis la plej fama reĝo de Sparto en la greka mitologio. Tindareo perdis sian tronon al sia (duon)frato Hipokoono. Tindareo rekonkeris la tronon kiam Heraklo venkis Hipokoonon en milito.

Tindareo estis la edzo de Leda, filino de Testio. Ŝi naskis kelkajn el siaj infanoj al Tindareo - Kastoron(?), Klitemnestron kaj Timandron. La aliaj infanoj, Polideko kaj Heleno, apartenis al Zeŭso. Kiam liaj filoj, Kastoro kaj Polideko (Dioskuroj), estis mortigitaj, lia bofilo nomata Menelao sukcedis lin sur la trono.

Vi trovos pliajn informojn pri Sparto sur la paĝo titolita Domo de Sparto.

Vidu Domo de Sparto por la familia arbo.

Rilataj Informoj

Nomo

Sparto, Σπάρτα (Doria), Σπάρτη (Atika);
Lacedaemono, Λακεδαιμων.

Fondinto

Lacedaemono

Regantoj

La jenaj regantoj regis la regionon de Lakonio: Lelekso, Milas, Eŭrotas.
Lacedaemono (Sparto), Amikloj, Kinortas, Oibalos, Tindareo, Hipokoono, Menelao, Oresto, Tisameno; Proklo kaj Eŭristeno (kunregantoj kaj Heraklidoj).

Kreita: 1999-Aŭgusto-8

Modifita: 2024-Aŭgusto-27