Lelekso
Laŭ Apolodoro, Lelekso (Λέδεξ) estis la aŭtoĥtona praulo de la Spartanoj. Lelekso estis la plej frua reganto de Lakonio, kiu komence estis nomata Lelegio. Lelekso estis ankaŭ la eponimo de la Lelegoj aŭ Lelegianoj. La Lelegoj estis unu el la fruaj grupoj de homoj, kiuj loĝis en Grekio, kiel la Pelasgoj.
Liaj gepatroj estis nekonataj, sed li havis plurajn filojn. Mileso estis lia sukcedanto, dum Polikaono fariĝis la reĝo de Mesenio. Li havis alian filon nomatan Eŭroto, per la najado Kleokario. Aliflanke, Eŭroto kelkfoje estis konata kiel la nepo de Lelekso.
Tamen, verŝajne ekzistis alia persono nomata Lelekso, kiu ankaŭ estis la eponimo de la Lelegoj. Laŭ la geografiisto Paŭzanio, la dua Lelekso estis la reĝo de Megaro kaj la filo de Posejdono kaj Libio. Lelekso venis al Megaro el Egipto. La Megara Lelekso estis la patro de Klesono.
La du Leleksoj probable estis nerilataj. La Lelegoj estis plejparte posteuloj de la Megara Lelekso.
