Tegea
Tegeo estis urbo en sudorienta Arkadio. En la tempo de Aleo kaj liaj posteuloj, ĝi estis la ĉefurbo de Arkadio.
Likurgo kaj liaj fratoj, Kefalo kaj Amfidamaso, regis Tegeon kaj Arkadion kune. La fratoj de Likurgo kaj lia filo Ankeo estis Argonautoj kaj ĉasistoj de la Kaledonia Apro. Ankeo tamen estis unu el la ĉasistoj mortigitaj de la apro.
La Arkadianoj sub Kefalo helpis Heraklon en la milito kontraŭ Eliso, tamen la reĝo kaj liaj filoj ĉiuj estis mortigitaj. Likurgon sukcedis lia pranevo Eĥemo, la reĝo kiu en unuopa batalo mortigis Hilon, filon de Heraklo, en la unua milito kontraŭ la Heraklidoj.
Pri genealogio, vidu Domoj de Arkadio.
Rilataj Informoj
Nomo
Tegeo, Τεγεα.





