Houses of Athens
La unua genealogia arbo montras nur du fruajn reĝojn de Atiko. Tiutempe, Atiko estis origine nomata aŭ Akte aŭ Aktea, laŭ Akteo. Lia bofilulo, Cekropso, sukcedis lin, kaj la nova reĝo renomis la tutan regionon al Cekropio.
La dua genealogia arbo montras la plenan genealogion de la familio en Atenoj. Kranaŭso sukcedis Cekropson kiam la reĝo mortis, ĉar Erisiĥtono, filo de Cekropso, mortis juna. Kranaŭso estis la unua reĝo de Atenoj. Kiam la filino de Kranaŭso, Attis, mortis juna, la reĝo renomis la regionon al Atiko.
Amfiktiono, la bofilulo de Kranaŭso, detronis lin, kaj regis ĝis li estis siavice detronita de Eriĥtonjo, la nepulo de Kranaŭso. Eriĥtonjo estis la filo de Hefesto, aŭ per Attis aŭ per Gajo.
Mi listigis Eriĥtonjon kiel la filon de Hefesto kaj Attis, sed ekzistis populara mito kiu diris ke li estis terdenaska reĝo. Hefesto provis perforti Atenan, sed la diino repuŝis la seksajn alproĉojn de la lama dio. Lia antaŭtempa ejakulado kaŭzis ke lia semeno falis sur la femuron de la diino. Atena rapide viŝis ĝin for kaj ĵetis ĝin sur la teron. Gajo (tero) naskis estaĵon kiu estis duone homo, duone serpento.
Endas rimarki ke mi listigis Egeon, la patron de la heroo Tezeo (Posejdono estas dirita esti la vera patro de la heroo), kiel la filon de Pandiono kaj Pilia. Tamen, kelkaj aŭtoroj diris ke Egeo estis fakte la filo de Skirio.
La du filoj de Fineo kaj Kleopatra estis diverse nomataj. En ĉi tiu genealogia arbo, mi nomis la filojn de Fineo kiel Pleksipo kaj Pandiono.





