Kekropo II kaj Pandiono II
Kekropo II
Kekropo (Kekropo II; Κέρκωψ) estis la plej aĝa filo de Ereĥteo kaj Praksitea. Kiam Posejdono mortigis lian patron, Kekropo kaj liaj fratoj, Pandoro kaj Metiono, petis sian bofraton Ĥuton juĝi, kiu estas plej taŭga regi Atenon kiel reĝo. Ĥuto elektis Kekropon. La rivaloj de Kekropo ekzilis Ĥuton el Ateno. Ne multe estas konata pri la dua Kekropo krom ke li edziĝis al Metiaduso, la filino de Eŭpalamo. Kekropo estis la patro de la dua Pandiono (Pandiono II).
Oni kredas, ke Kekropo II estis malfrua invento, por plenigi la spacon super la konfuzo de la fruaj generacioj. Kekropo II ne estu konfuzita kun Kekropo I; Kekropo II estis tute homa, dum Kekropo I havis la kapon kaj supran korpon de viro, sed la malsupran korpon de reptilio.
Pandiono II
Pandiono (Pandiono II; Πανδίων) estis la filo de Kekropo II kaj Metiaduso, la filino de Eŭpalamo. Pandiono sukcedis sian patron je lia morto, sed la filoj de lia onklo Metiono ribelis kontraŭ lia regado. Pandiono estis forpelita en ekzilon, dum ili starigis sian patron (Metionon) kiel reĝon de Ateno.
Pandiono forkuris al Megaro, kie li edziĝis al Pilia, filino de reĝo Pilas. Poste Pilas iris en volontan ekzilon al Mesenio, ĉar li mortigis sian onklon Biason. Pilas starigis sian bofilon kiel reĝon de Megaro. Pilia naskis kvar filojn por li: Nison, Palason, Likon kaj Egeon. Tamen plejmulto kredis, ke Egeo estis la filo de Skirio, sed Pandiono adoptis Egeon.
Pandiono lasis la regnon al sia plej aĝa filo Niso, kiel reĝo de Megaro. Liaj aliaj filoj revenis al Ateno kaj forpelis la filojn de Metiono. Vidu Egeo kaj Tezeo.
Kiel sia patro Kekropo II, Pandiono eble estis malfrua invento por plenigi la spacon super konfuzo pri la fruaj generacioj. Pandiono II ne estu konfuzita kun sia praavo Pandiono I.
Rilataj informoj
Nomo
Cecrops, Κέρκωψ.
Pandion, Πανδίων.
Fontoj
La Biblioteko estis skribita de Apolodoro.
Priskribo de Grekio estis skribita de Paŭzanio.
Rilataj artikoloj
Ereĥteo, Egeo, Liko.
Genealogio: Domo de Ateno.



