Prokne kaj Filomeno
Prokne (Πρόκνη) kaj Filomeno (Φιλομήλα) estis la filinoj de reĝo Pandiono I de Ateno. Kiam Tereo, la reĝo de Tracio, helpis ilian patron en la milito kontraŭ Labdako, la reĝo de Tebo, Pandiono donis Proknen al Tereo en edziĝo.
Unue la edziĝo inter Tereo kaj Prokne estis feliĉa. Ŝi naskis al sia edzo filon, kiun ili nomis Itiso. La problemoj en ilia edziĝo komenciĝis kiam Filomeno vizitis sian fratinon en Tracio. Filomeno, kiu estis bela knabino, fariĝis la objekto de la perforta deziro de Tereo.
Dum la foresto de sia edzino, Tereo perfortis sian bofratinon. Por malhelpi iun scii pri sia krimo, li detranĉis la langon de Filomeno kaj ĵetis Filomenon en sian karceron. Je la reveno de Prokne, Tereo asertis, ke ŝia fratino revenis hejmen.
Pluraj jaroj pasis kaj Filomeno ankoraŭ estis en lia karcero. Dum tiuj jaroj, Filomeno teksis robon por sia fratino. Ŝia artisma lerteco en teksado permesis al ŝi doni realistikan reprezenton de sia suferado, klare montrate kiel Tereo perfortis ŝin dum la foresto de ŝia fratino, kiel li detranĉis ŝian langon kaj lasis ŝin sidi senhelpante en prizono.
Iel ŝi sukcesis doni tiun robon al Prokne. Prokne estis ŝokita vidi la grafikan rakonton sur la robo kaj la suferadon de sia fratino. Sen la konscio de Tereo, Prokne sekrete iris al la karcero kaj trovis sian fratinon.
Reakinte sian fratinon, Prokne komencis plani sian venĝon kontraŭ sia senkora edzo. Prokne mortigis sian propran filon Itison, kaj servis lian karnon al Tereo dum vespermanĝo. Kiam Tereo manĝis la karnon de sia filo, Prokne aperis kun Filomeno kaj diris al sia edzo, ke li manĝis sian propran filon. Hororita, Tereo eltiris sian glavon, kun la intenco mortigi sian edzinon kaj bofratinon, kaj persekutis Proknen kaj Filomenon el en la arbaron.
Antaŭ ol ili estis superitaj, la du fratinoj preĝis al la dioj. Prokne estis transformita en najtingalon, dum Filomeno fariĝis hirundo. Tereo estis frustrita pro ilia eskapo, kaj estis transformita en upupon.
Post tiu okazaĵo, la rilato inter Ateno kaj Tracio fariĝis streĉita.
Rilataj informoj
Fontoj
La Biblioteko estis skribita de Apolodoro.
Metamorfozoj estis skribita de Ovidio.
Rilataj artikoloj
Pandiono, Labdako.
Genealogio: Domo de Ateno.



