Messenia

Classical

La unua reganto de Mesenio estis Polikano. Polikano fondis la urbon Andanio. Edziĝinta al Meseno, li nomis la tutan regionon laŭ sia edzino.

Kelkajn generaciojn poste, kun la alveno de la Eolido Perieres, la ĉefurbo estis translokigita al Arene. Pilas alvenis baldaŭ poste el Megara. Forpelita el la urbo Megara, li fondis Pilon sur la mesenia marbordo. Alia Eolido nomata Neleo forpelis Pilason el lia urbo. Pilo fariĝis ĉefurbo je la morto de Afareo en Arene. Nova ĉefurbo, Steniklero, estis konstruita en la tempo de la Heraklidoj. Por la genealogiaj arboj, vidu Domo de Mesenio kaj la Eolidoj en Mesenio).

Vidu la Eolidojn en Mesenio por la historio de Mesenio.

Ĉefaj urboj de Mesenio estis:

Rilataj Informoj

Nomo

Mesenio, Μεσσηνία.

Fondinto

Polikano

Regantoj

Polikano kaj Meseno; Perieres, Afareo kaj Leŭcipo, Neleo, Nestoro. La Heraklidaj regantoj: Kresfonto, Polifonto, Aepito, Glaŭko.

Kreita: 1999-Aŭgusto-8

Modifita: 2024-Aŭgusto-27