Crew List of the Argo

Classical

ARGONAUTOJ

La listo de Argonautoj kiuj navigis kun Jazono estas tiuj donitaj de la Aleksandria aŭtoro, Apolonio de Rodoso. Li donas la plej kompletan raporton pri la serĉado de la Ora Ŝaffelo.

Jazono (Ἰάσων)filo de Aesono kaj Alcimedo; kapitano de Argo
Argo (Ἄργος)konstruinto de Argo
Aetalido (Αἰθαλίδης)filo de Hermeso kaj Eupolemeja; heroldo de Argo
Tifiso (Τιφυς)filo de Hagnias aŭ Forbas kaj Hirmina, el Beocio; piloto
Ankeo (Ἀνκαεος, piloto) kaj Erginofiloj de Posejdono kaj Astipalo, el Mileto
Peleo (Πηλεύς) kaj Telamono (Τελαμών)filoj de Eako kaj Endeiso aŭ Kreuzo, el Ftio kaj Salamiso
Kastoro (Κάστωρ)filo de Tindareo kaj Leda, (Dioskuroj), el Sparto
Polidevko (Πολυδεύκης)filo de Zeŭso kaj Leda, (Dioskuroj), el Sparto
Idaso (Ἴδας) kaj Linkeŭso (Λυγκεύς)filoj de Afareo kaj Areno, el Areno
Orfeo (Ὀρφεύς)filo de Oeagro kaj Kaliopeo, el Tracio
Meleagro (Μελέαγρος)filo de Eneus aŭ Areso kaj Alteo, el Kalidono
Laokono (Λαοκόων)onklo de Meleagro, el Kalidono
Heraklo (Ἡρακλἣς)filo de Zeŭso kaj Alkmeno, el Tirinso
Polifemo (Πολύφημος)filo de Ejlato kaj Hipeo, el Arkadio
Hilaso (Ὓλας)filo de Tejodamaso kaj Menodiko
Ankeŭso (Ἀνκαεος)filo de Likurgo kaj Kleofilo aŭ Eurinomo, el Arkadio
Afidamaso kaj Kefeo (Κηφεύς)filoj de Aleo kaj Neaera, el Arkadio; onkloj de Ankeŭso
Kalaiso (Κάλαϊς) kaj Zeteso (Ζήτης)filoj de Boreo kaj Orejtijo (Boreadoj)
Eŭfemo (Εὔφημος)filo de Posejdono kaj Eŭropo, el Taenaro
Ifiklo (Ἴφικλος)filo de Filako kaj Klimeno, el Filako
Idmono (Ἴδμων)filo de Apolono aŭ Abas kaj Cireno aŭ Asterio, el Argoso; profeto
Mopso (Μόψος)filo de Ampiko kaj Kloris; Lapita profeto
Akasto (Ἄκαστος)filo de Pelias kaj Anaksibia aŭ Filomaĥo, el Jolko
Erito (Ἔρυτος) kaj Eĥiono (Ἐχίων)filoj de Hermeso kaj Antianejra, el Alopo
Korono (Κόρωνος)filo de Kaeneus, Lapito el Tesalio
Admeto (Ἄδμητος)filo de Fereso kaj Periklimeno, el Fereso
Periklimeno (Περικλύμενος)filo de Neleo kaj Kloris, el Pilo
Aŭgejo (Αὐγείας)filo de Posejdono aŭ Forbas kaj Hirmina, el Eliso
Talao, Leodoko kaj Areofiloj de Biaso kaj Pero, el Argoso
Menetiuso (Μενοίτιος)filo de Aktoro kaj Aegina, el Fokiso
Klitio (Κλυτίος) kaj Ifito (Ἰφιτος)filoj de Eurito, el Oeĥalio
Buteso (Βούτης)filo de Teleono aŭ Posejdono kaj Zeŭksipo, el Atenoj
Falero (Φάληρος)filo de Alkono, el Atenoj
Euritiono (Εὐρυτίων)filo de Iruso kaj Demonaso, el Ftio
Ifiklo (Ιφικλοιο)filo de Testio, el Etolio
Flias (Φλίας)filo de Dionizo aŭ Kejso kaj Araetireo
Naŭplio (Ναύπλιος)filo de Klitoneo, el Argoso
Ojleo (Οἰλεύς)filo de Hodoedoko kaj Agrianomo, el Lokrio
Euridamasofilo de Ktimeno, Dolopo
Amfiono kaj Asteriofiloj de Hiperasio, el Paleno
Kantofilo de Kaneto, el Eŭbeo
Eribotofilo de Teleono, el Atenoj
Palemonofilo de Hefesto aŭ Lerno, el Etolio
Ifito (Ἰφιτος)filo de Naŭbolo, el Fokiso
Asterionofilo de Kometo kaj Antigono

Kelkaj aliaj verkistoj donas malsamajn listojn de Argonautoj.

Pindaro estis lirika poeto de la 6-a-5-a jarcento a.K. kiu verkis nombron da odoj por memorigi la atletojn de la antikvaj grekaj ludoj kiel Olimpiaj, Istmaj, Nemeaj kaj Pitiaj ludoj, kaj ankaŭ por memorigi mitajn figurojn. Pindaro donis mallongan priskribon de la aventuroj de la Argonautoj kaj nomis nur kelkajn heroojn en Pitia Odo IV. Jen mallonga listo de Argonautoj de Pindaro, en Pitia Odo IV:

Jazono (Ιασων)filo de Aesono kaj Alcimedo; kapitano de Argo
Heraklo (Ηρακλης)filo de Zeŭso kaj Alkmeno, el Tirinso
Kastoro (Καστωρ)filo de Tindareo kaj Leda, (Dioskuroj), el Sparto
Polidevko (Πολυδευκους)filo de Zeŭso kaj Leda, (Dioskuroj), el Sparto
Eŭfemo (Ευφημος)filo de Posejdono kaj Eŭropo, el Taenaro
Periklimeno (Περικλύμενος)filo de Posejdono (aŭ Neleo) kaj Kloris, el Pilo
Orfeo (Ορφεως)filo de Oeagro kaj Kaliopeo, el Tracio
Erito (Ἔρυτος) kaj Eĥiono (Ἐχίων)filoj de Hermeso kaj Antianejra, el Alopo
Kalaiso (Κάλαϊς) kaj Zeteso (Ζήτης)filoj de Boreo kaj Orejtijo (Boreadoj)
Mopso (Μοψος)filo de Ampiko kaj Kloris; Lapita profeto

Apolodoro kaj Higino donis plenan liston de nomoj, aldonante kelkajn nomojn ne inkluditajn en la listo de Apolonio.

Jen kelkaj membroj ne listigitaj en la verko de Apolonio de Rodoso. Ĉi tiuj nomoj venis de la Grekoj, Apolodoro (Biblioteko I.9.16), Diodoro Sikelio kaj Paŭsanio, kaj la Romia Higino.

Aktoro (Ἄκτωρ)filo de Deïono, el Fokiso
Amfiarao (´Αμφιαραους)filo de Oikleo, el Argoso
Askalafo (Ἀσκάλαφος)filo de Areso, el Orĥomeno
Aŭtoliko (´Αυτολυκος)filo de Dejmaĥo aŭ Hermeso
Keneo (Καινεος)filo de patro de Korono, la Lapito
Dejleonofilo de Dejmaĥo
Deŭkaliono (Δευκαλιων)filo de Minoso, el Kreto
Hipalkimofilo de Itono
Ifito (Ἰφιτος)filo de Stenelo, el Mikenoj
Laerto (Λαέρτης)filo de Arkrejsio kaj Ĥalkomeduzo, el Argoso
Lejto (Λήιτος)filo de Alektoro kaj Kleobulo
Melampo (Μελάμπους)filo de Posejdono, el Pilo
Penelaofilo de Hipalkimo, el Beocio
Fano kaj Stafilofiloj de Dionizo, el Kreto
Peaso (Ποίας)patro de Filokteto
Atalanto (Ἀταλάντη)Arkadia aŭ Beocia ĉasistino

Ekzistas ankaŭ listo de Argonautoj trovita en la verko de Valerio Flako, sed ĝis nun, mi ankoraŭ ne legis lian version de la Argonautiko.

Kreita: 1999-Aŭgusto-8

Modifita: 2024-Majo-30