Seven Against Thebes and Epigoni
Sep Kontraŭ Teboj
Jen listo de la sep Argivaj ĉampionoj kiuj batalis kontraŭ Teboj. Ĝi ankaŭ montras la pordegon ĉe kiu la heroo batalis, kaj kiuj Tebaj ĉampionoj mortigis ilin.
| Ĉampionoj | Deveno | Pordego | Mortigita De |
| Adrasto (Ἄδραστου) | filo de Talao kaj Lizimaĥo | – | – |
| Amfiarao (Ἀμφιάραος) | filo de Oikleo kaj Hipermnestro | Homoloa Pordego | Zeŭso (aŭ Periklimeno) |
| Hipomedo (Ἱππομέδων) | filo de Talao kaj Lizimaĥo aŭ Lizianaso | Atena Onka | Ismaro |
| Mekisteo (Μηκιστεύς) | filo de Talao kaj Lizimaĥo aŭ Lizianaso | – | Melanipo |
| Kapaneo (Καπανεύς) | filo de Hiponoo kaj Astinomo | Elektra Pordego | Zeŭso |
| Eteoklo (Ἐτεοκλυς) | filo de Ifiŝo | Neïstan Pordego | Leado aŭ Megareo |
| Partenopeo (Παρθενοπαἳος) | filo de Areso, Hipomeno, Melaniono aŭ Meleagro kaj Atalanto | Borea Pordego | Periklimeno, Asfodiko aŭ Amfidiko |
| Tideo (Τυδεύς) | filo de Eneus kaj Gorgo aŭ Peribeo | Proëtida Pordego | Melanipo |
| Polinejko (Πολυνείκης) | filo de Edipo kaj Jokasto | Sepa Pordego | Eteoklo |
Adrasto, reĝo de Argoso, estis la gvidanto de la Sep ĉampionoj. Li estis la sola gvidanto de la Sep kiu pluvivis la militon.
Kapaneo estis mortigita de la fulmo de Zeŭso. Dum Zeŭso ne efektive mortigis Amfiaraonn, la dio igis la teron malfermiĝi antaŭ la ĉaro de Amfiarao, englutante la profeton kaj lian ĉariston.
Notu ke naŭ personoj estas listigitaj ĉi tie, anstataŭ sep. La Sep ĉampionoj estis sep Argivaj ĉeftanoj listigitaj supre (inkluzive Adraston, reĝon de Argoso). Polinejko kaj Tideo estis fremdaj princoj (kaj bofiloj de Adrasto); tial, ili ne estis kalkulitaj kiel membroj de la Sep, kvankam ili ambaŭ ludis tre aktivajn rolojn en la milito. Pro tio, mi metis Polinejkon kaj Tideon ĉe la malsupro de la listo.
Tamen, kelkaj verkistoj ja kalkulas Polinejkon kaj Tideon kiel du el la sep ĉampionoj. En tiu kazo, oni povus forlasi Mekisteon kaj Adraston (ekz. la Sep Kontraŭ Teboj de Esĥilo). La nomoj de la pordegoj atakitaj de la Sep estis ankaŭ donitaj en la dramo de Esĥilo.
Epigonoj
| **Gvidantoj** | **Gepatroj** |
| Aegjaleo (Αἰγιάλεος) | filo de Adrasto kaj Amfiteo |
| Kianipo (Κυάνιππος) | filo de Adrasto kaj Amfiteo |
| Alkmeono (Ἀλκμάιων) | filo de Amfiarao kaj Erifilo |
| Amfiloĥo (Ἀμφίλοχος) | filo de Amfiarao kaj Erifilo |
| Stenelo (Σθένελος) | filo de Kapaneo kaj Evadno |
| Polidoro (Πολύδωρος) | filo de Hipomedo |
| Eurialo (Εὐρύαλος) | filo de Mekisteo |
| Promaĥo (Πρόμαχος) | filo de Partenopeo |
| Diomedo (Διομήδης) | filo de Tideo kaj Deïpilo |
| Tersandro (Θέρσανδρος) | filo de Polinejko kaj Argejo |
Alkmeono estis la elektita gvidanto de la Epigonoj. Aegjaleo estis la sola gvidanto kiu mortis en Teboj. Adrasto, reĝo de Argoso, mortis pro ĉagreno, kiam li aŭdis ke lia filo (Aegjaleo) estis falinta en batalo. Ŝajne, unu el la profetaĵoj deklaris ke la Argivoj ne povas venki la militon krom se la lasta gvidanto de la originalaj Sep mortus.
Unu verkisto ankaŭ listigis Timeasan kaj Adraston, la filojn de Polinejko kaj Argejo, kiel membrojn de la Epigonoj.