Meleagant
Meleagant estis la filo de Baudemagus (Bademagu), reĝo de Gorre. Meleagant kaptis multajn el la kavaliroj kaj servistaro de Arturo, inkluzive de Reĝino Guenevere kaj Sinjoro Kay.
Meleagant estis prezentita kiel perfide malvirta kavaliro kiu ne hezitis forrabi sinjorinojn kaj kavalirojn el Logres, aŭ por devigi ilin labori sur la tero en servuto aŭ kiel malliberulojn. Meleagant forrabis Guenevere, sed perdis ŝin kiam Lancelot venis al Gorre kaj batalis kontraŭ li.
Baudemagus kontraŭis ĉiujn krimojn kiujn lia filo faris sed estis senpova por malhelpi lin. Tamen, Baudemagus sukcesis malhelpi Meleagant seksperforti la edzinon de Arturo (Guenevere).
Lancelot kaj Meleagant devis batali unu kontraŭ la alia ĉe la kortumo de Arturo, unu jaron poste, kiam li forrabis kaj enkarcerigis Lancelot en sendporda donĵona turo. Lancelot estis savita de la propra fratino de Meleagant, kiu antaŭe helpis la heroon en lia serĉado.
Lancelot estis flegita ĝis resaniĝo de la fratino de Meleagant. La heroo alvenis ĝustatempe por batali kaj mortigi Meleagant en fina duelo.
Vidu Kavaliro de la Ĉaro, el Lancelot du Lac, por la plena rakonto.
Rilataj Informoj
Nomo
Meleagant.
Rilataj Artikoloj
Baudemagus, Lancelot, Guenevere, Gawain, Kay.





