Tivazo
Tivazo estis unu el la plej frue konataj ĝermanaj dioj. Tivazo estis la ĉefĉiela dio kaj la dio de milito. Tivazo poste estis identigita kun la nordia dio Tiro, kaj la roma militdio, Marso.
Kiel en la pli postaj nordiaj mitoj, Tivazo estis unumanka dio, kiu perdis sian manon al la monstra lupo, Fenriro. La Semnones, ĝermana tribo loĝanta ĉirkaŭ la riveroj Havel kaj Spree (oriente de la Elbo), devis eniri lian arbaran sanktejon kun ligitaj manoj kaj piedoj.
La Hermundurii oferis homojn al Tivazo. La Gotoj oferis siajn kaptitojn al la militdio.
Tivazo estis la nomo de potenco, ĉar oni kredis, ke lanco fariĝas potencega protekta talismano, kiam lia nomo estis gravurita en ĝi per runaj simboloj.
Oni kredis, ke Tivazo estis la origina ĉieldio kaj militdio, ĝis Vodano akiris popularecon kaj heredis multajn el la roloj de Tivazo.




