Dafne
Dafne estis nimfo kaj sekvantino de la ĉasistino-diino Artemiso (Diana). Depende de la du versioj de la mito, Dafne estis aŭ la filino de la riverdio Peneo aŭ Peneus en Tesalio, aŭ ŝi estis la filino de la riverdio Ladono en Eliso. Ŝi estis amata de la dio Apolono.
Ekzistas du versioj de la mito de Dafne. Unu versio rakontita de Paŭzanio estis malsama ol tiu rakontita de la romiaj aŭtoroj Ovidio kaj Higino.
Laŭ Paŭzanio, Leŭkipo estis la filo de reĝo Oenomaus de Eliso, kaj la juna princo enamiĝis al la ĉasistino, kiu ofte ĉasis kun siaj kunulinoj ĉe la rivero Ladono. Sed Dafne ne interesigis pri iuj ajn viroj. Do Leŭkipo uzis trompon por esti proksime al Dafne. Ĉar Leŭkipo havis longajn harojn, li alivestis sin kiel alia juna ĉasistino portante knabinan robon kaj nomante sin Oeno. Oeno estis fakte la nomo de lia fratino.
Oeno (Leŭkipo) kaj Dafne fariĝis grandaj amikoj kaj kunulinoj en la oftaj ĉasoj de la diino. Leŭkipo-Oeno estis elstara ĉasisto.
Sed unu tagon Dafne kaj ĉiuj ŝiaj kunulinoj decidis bani. Oni diris ke Apolono ankaŭ amis Dafnen, do la ĵaluza dio kaŭzis ke Dafne kaj ŝiaj aliaj kunulinoj havu fortan deziron bani en la rivero.
Leŭkipo malvolonte senvestiĝis antaŭ ili, kio eksponus lian aliveston, do Dafne kaj ŝiaj kunulinoj ludeme senvestigis lin de liaj vestoj. Je ilia malkovro ke Leŭkipo imitas knabinon, ili kolere kaptis siajn lancojn kaj mortigis Leŭkipon.
La dua versio estas plej bone rakontita de la romia poeto Ovidio en siaj Metamorfozoj. La Fabulae de Higino mankis detalojn kaj estas prefere mallonga. La versio de Ovidio estas la plej memorata mito.
Tiu mito situas en Tesalio. Apolono mokis Kupido (Eroso) ke arkpafado devus esti lasita al li. Indigna pro la vortoj de Apolono, Kupido uzis unu el siaj sagoj sur la sundion kaj faris ke Apolono enamiĝu al la ĉasa kunulino de Artemiso, Dafne.
Dafne estis konata tra Tesalio pro sia belo, sed ŝi jam forturnis multajn svatantojn. Ŝia patro Peneo malvolonte donis al ŝi sian favoron ke ŝi ne devas edziĝi al iu ajn. Dafne aŭ volis resti virgulino, ĉar ŝi estis sekvantino de Artemiso, aŭ Kupido uzis sian plumbo-pintan sagon sur ŝi por ke ŝi rifuzu ajnajn proponojn de viroj.
Ĉiuokaze, Apolono persekutis Dafnen, kiu provis fuĝi de li. Ovidio diris ke Dafne estis la unua junulino al kiu Apolono enamiĝis. Liaj dolĉaj vortoj kaj petegoj estis ignoritaj. Ŝi sciis ke se Apolono ne povas gajni ŝian manon en geedzeco, la dio tiam prenos ĝin per forto.
Kiom ajn rapida kuristo Dafne estis, ŝi komprenis ke ŝi ne povas esperi eviti kaptadon, ĉar neniu mortulo estas pli rapida ol Apolono kaj ŝi sciis ke ŝi baldaŭ lacigos. Do Dafne preĝis al sia patro, petegante lin savi ŝian modeston de ŝia persekutanto.
Peneo aŭdis ŝian kriadon pro helpo, kaj transformis sian filinon en laŭran aŭ dafnan arbon. Apolono alvenis tro malfrue, kaj estis malĝoja ke ŝi ne povas esti lia fianĉino. Apolono tamen decidis ke la laŭraj arboj estos sanktaj al li. La krono el laŭraj folioj estos portata sur la kapo kiel krono al la venkintoj de la Pitaj Ludoj kaj la krono de la romiaj imperiestroj.





