Scyrus
Skiro (Skyrus) estis egea insulo nordoriente de Eŭbojo.
Skiro estis fama ĉar ĝia reĝo, Likomedo, estis gastiganto de la maljuniĝanta heroo Tezeo. Tezeo aŭ akcidente falis ĝismorte, aŭ Likomedo murdis la heroon puŝante lin de klifo. Eblas ke Likomedo kaj Menesteo, la uzurpinto de Ateno, konspiras la murdon de Tezeo.
Tetiso, la mara diino, kaŝis sian filon Aĥilo inter la junulinoj en la kortego de Likomedo. Tetiso vestis Aĥilon kiel knabinon, ĉar ŝi sciis ke ŝia filo mortos se li aliĝos al la grekoj por batali en milito ĉe Trojo. La grekoj sciis ke Trojo ne falos al ili sen la helpo de Aĥilo en la milito, do ili sendis Odiseon kiel parton de la ambasado.
Kiam Odiseo penetris la maskiĝon de Aĥilo, la juna heroo iris volonte kun la greka armeo al Trojo. Vidu Rekrutado en la paĝo pri la Troja Milito.
Dum la restado de Aĥilo en Skiro, li dormis kun Dejdameja. Dejdameja estis la filino de reĝo Likomedo. Ili havis filon nomatan Pirho (Piruso), kiu poste estus konata kiel Neoptolemo.
Rilataj Informoj
Nomo
Skiro, Skyrus, Σκύρος.
Regantoj
Likomedo.

