Roman Festivals

Classical

Sube estas listo de kelkaj el la ferioj kaj festivaloj kiujn la Romanoj festis. Ĉi tio estis ĉefe akirita el la libro nomata Fastoj, verkita de la romia poeto Ovidio. Nur duono de la Fastoj pluvivis (Januaro ĝis Junio). La cetero de la datoj estis akirita el aliaj fontoj.

Oni notu ke la Idoj de Jupitero estis festataj ĉiumonate. En Marto, Majo, Julio kaj Oktobro, la Idoj okazis je la 15-a tago de la monato. En la aliaj monatoj, la Idoj okazis je la 13-a.

La dioj estas listigitaj en parentezoj, apud la nomo de la festivalo.

Januaro

9Agonium (Jano)
11Karmentalioj (Juturna)
13Idoj (Jupitero)

Februaro

13Idoj (Jupitero)
15Luperkalioj (Faŭno)
17Kvirinalioj (Kvirino)
(Fornakso)
18-21Feralioj
27Ekvirioj (Marso)

Marto

1Matronalioj (Junono)
14Ekvirioj (Marso)
15Idoj (Jupitero)
15-27(Kibelo)
17(Liber)
19Kvinkvatrioj (Minervo)
30(Saluso)
31(Luna)

Aprilo

1Veneralioj (Venuso)
4(Kibelo)
13Idoj (Jupitero)
15Fordicidioj (Teluso)
19Ceralioj (Cereso)
21(Paleso)
25Robigaloj (Robigo)
28Floralioj (Floro, daŭras ĝis la 1-a de Majo)

Majo

1(Bona Dea)
9Lemurioj (Lemuroj)
11Lemurioj (Lemuroj)
13Lemurioj (Lemuroj)
15(Merkuro kaj Maia) Idoj (Jupitero)

Junio

3(Belono)
7-15Vestalioj (Vesto)
13Minervalioj (Minervo)
Idoj (Jupitero)
24(Fortuno)

Julio

7Nonae Caprotinae (Junono)
15Idoj (Jupitero)
23Neptunalioj (Neptuno)

Aŭgusto

9(Sol)
13(Diano)
Idoj (Jupitero)
(Vertumno)
(Pomono)
19Veneralioj (Venuso)
21Konsualioj (Teluso)
23Vulkanalioj (Vulkano)
25Opikonsivioj (Opso)

Septembro

13Idoj (Jupitero)

Oktobro

13Fontalioj (Fonto)
15Idoj (Jupitero)
19Armilustrioj (Marso)
29-31Iziso

Novembro

13Idoj (Jupitero)

Decembro

8(Tibro)
11(Sol)
13Konsualioj (Teluso)
Idoj (Jupitero)
17-24Saturnalioj (Saturno)
19Opalioj (Opso)
21(Angerono)
23(Akka Laŭrencio)

Estas unu rimarkinda romia festo pri kiu mi ŝatus diri pli.

Mi rilatas al Saturnalioj, jara feriado dediĉita al la dio Saturno. La Saturnalioj daŭris dum pluraj tagoj, komenciĝante la 17-an de Decembro kaj finiĝante la 24-an. Ili estis tagoj de gajeco kaj interŝanĝo de donacoj. Klare, kiel la Teŭtona vintra solstica festo konata kiel Jul, la Saturnalioj estis pagana formo de Kristnasko (la 25-a de Decembro).

Kreita: 2001-Julio-12

Modifita: 2024-Aŭgusto-30