King Urien
Urien estis efektive historia figuro. Urien estis kimra reĝo kiu regis Rheged en Skotlando kaj venkis la invadantajn anglojn, laŭ la kimra Libro de Taliesin. Taliesin estis kimra poeto, supozeble samtempulo de Urien. Taliesin laŭdis Urien en la poemo pri la milito kontraŭ la angloj, en kiu la filo de Urien, Owain (Yvain), estis mortinta en batalo (fine de la 6a jarcento).
Se Arturo estis reala historia figuro, tiam Urien vivis kvindek aŭ iom da jaroj post Arturo. Urien kaj lia filo Owain poste aperis en la Mabinogion kaj en Arturaj legendoj kiel samtempuloj de Arturo; Owain estante nevo de Arturo kaj Urien kiel lia bofrato.
Urien aperis en la Historia regum Britanniae de Geoffrey de Monmouth, kiel la frato de Lot (Loth), reĝo de Lothian, kaj Auguselus (Angel), reĝo de Albany (Skotlando). La tri fratoj fariĝis gravaj aliancanoj de Arturo kiam la juna reĝo restarigis ilin en iliajn respektivajn regnojn.
Frua tradicio (Geoffrey) diras ke Urien estis la reĝo de Moray, norda regno de Skotlando. Postaj verkistoj tamen movis la regnon de Urien al la mita Gorre. Ekzistas pluraj konjektoj pri la situo de Gorre. Gorre plej verŝajne estis kelta Transmondo, kiel la Isle de Voirre (Insulo de Vitro). Aliaj lokis ĝin ĉe Glastonbury, Somerset, aŭ en Bath, Avon.
En la frua Artura legendo, Urien estis la patro de la Rondotabla kavaliro nomata Yvain (angle Ywain, kimre Owain aŭ Owein), de iu nekonata patrino.
Sed laŭ la fruaj kimraj mitoj, Urien Rheged estis edzigita al la diino Modron, la patrino de Mabon. Modron estis ankaŭ la patrino de la heroo Owain kaj filino nomata Morvudd.
Laŭ fruaj 13-jarcentaj francaj verkistoj kaj la angla Thomas Malory, la fea duonfratino de Arturo, Morgan le Fay, estis la edzino de Urien kaj patrino de Yvain (Owain). Kiel videblas ĉi tie, Modron kaj Morgan estis unu kaj la sama persono.
En la Vulgata Ciklo (Proza Lancelot), Urien rifuzis cedi Gorre al Uther kaj rifuzis akcepti Uther kiel sian suverenulon. En la milito kiu sekvis inter la du reĝoj, Urien estis kaptita. Tamen, Urien rifuzis fari omaĝon al Uther. Baudemagus estis nevo de Urien. Por savi sian onklon de pendumado, Baudemagus cedis Gorre al Uther. Uther rekompencis Baudemagus kronante la nevon de Urien kiel la novan reĝon de Gorre. Urien estis devigita retiriĝi al ermitejo.
En Suite du Merlin kaj la le Morte d’Arthur, lia edzino Morgan prenis Accolon de Gaŭlo kiel sian amanton [Libro IV Ĉapitroj 6-12]. Dum Accolon mortis en duelo kontraŭ Arturo, ŝi provis murdi Urien dum li dormis. Yvain savis la vivon de sia patro sed permesis al sia patrino foriri libere [Libro IV, Ĉapitro 13]. (Vidu la artikolon La Konspiro de Morgan le Fay en la Legendo de Excalibur.)
Rilataj Informoj
Nomo
Urien, Urian.
Urien Rhegd, Urien de Rhegd.
Rilataj Artikoloj
Yvain, Reĝo Lot, Morgan le Fay, Arturo, Baudemagus.
Modron, Mabon.
Genealogio:
Domo de Reĝo Arturo,
Domo de Arturo kaj Culhwch (kimra).



