Vali
Norse
Vali estis la filo de Odino kaj la gigantino Rind. (Vali ne estu konfuzita kun la filo de Loki kaj Sigyn, kiu ankaŭ estis nomata Vali).
Kiam lia duonfrato Höðr (Hod) mortigis la alian duonfraton de Vali, Balder, Rind naskis Vali en tiu sama tago. Antaŭ ol Vali estis unu nokton aĝa, la infano kreskis al viro-grando kaj mortigis Höðr kiel venĝo por la morto de Balder. Li tial estis nomata la venĝanto de Balder aŭ venĝanta As. (Vidu Morto de Balder por la plena rakonto.)
Vali postvivis Ragnarök.



