Tetiso
Titanino de la maro. Tetiso estis la filino de Urano kaj Gaja. Ŝi edziniĝis al sia frato Oceano. Ŝi fariĝis la patrino de ĉiuj riverdioj. Oni diras, ke ŝi naskis trimil filinojn, konatajn kiel la Okeanidoj.
La plej aĝa filino estis Stikso, la sola ina riverdiino, dum Amfitrito, kiu edziniĝis al Posejdono, kaj Doriso, kiu edziniĝis al Nereo, fariĝis maraj diinoj.
Dum la milito inter la Titanoj kaj la Olimpanoj, Hera estis lasita en la zorgo de Oceano kaj lia edzino.
Laŭ la Iliado, Oceano kaj Tetiso spertis disiĝon, kaj Hera volis repacigi ilin. Hera zorgis pri siaj adoptaj gepatroj, sed tio fakte estis ruzo de Hera por delogi Zeŭson, por ke li forgesu pri la Trojanoj.
Laŭ diversaj fontoj, Tetiso kaj ŝia edzo estis la praaj gepatroj de la dioj. Ili ne estis Titanoj, sed la plej aĝaj el la dioj.





