Nereidinoj
La Nereïdoj (Nereidinoj), aŭ Νηρεΐδες, estis maraj nimfoj, kaj estis nomitaj laŭ sia patro Nereo. Ilia patrino estis la maradiino Doriso, kiu estis Okeanidino. Sube estas la listo de Nereidinoj troveblaj en la Teogonio de Hesiodo:
Ploto, Eukrante, Sao, Amfitrito, Eudora, Tetiso, Galene, Glaŭke, Kimotoe, Speo, Toe, Halie, Pasitea, Erato, Eŭnike, Melite, Eŭlimene, Agaŭe, Doto, Proto, Ferusa, Dinamene, Nisea, Aktea, Protomedes, Doriso (ne konfuzu kun ŝia patrino), Panopea, Galateo, Hipotoe, Hiponoe, Kimodoce, Kimatolege, Kimo, Eione Alimede, Glaŭkonomo, Pontoporea, Leagore, Eŭagore, Laomedea, Polinoe, Aŭtonoe, Lisianasso, Eŭarne, Psamate, Menipo, Neso, Eŭpompe, Temisto, Pronoe, Nemertes.
(Hmm… Estas kvindek unu nomoj ĉi tie!)
La romia mitografo Higino donis al ni kelkajn malsamajn nomojn.
Nur tri el la Nereidinoj fariĝis diinoj de la maro: Tetiso, Psamate kaj Galateo. Iuj diris, ke Amfitrito, edzino de Posejdono, eble estis Nereidino anstataŭ Okeanidino.
La Nereidinoj ne nepre estis pacaj kaj pasivaj estaĵoj. Kiel la olimpiaj diinoj, ili povis esti venĝemaj kiam koleraj — kiel videblas kiam Kasiopeja fanfaronis, ke la beleco de ŝia filino Andromedo superas la Nereidinojn. La Nereidinoj postulis rekompencon: la oferon de ŝia filino Andromedo al la mara monstro.
Tetiso mem montris, kion ŝia subteno kaj agado povas fari, por determini la venkon kaj malvenkon de la dioj.
Por Tetiso, vidu Minoraj grekaj diaĵoj, Tetiso. Por Dione, vidu Titanoj, Dione.






