Obskuraj krea mitoj
Hesiodo ne estis la sola greka poeto, kiu skribis pri la Kreado kaj la origino de la dioj kaj de la homaro. La rakonto de Hesiodo estas nur unu tipo. La mondo estis kreita el Ĥaoso unue, kaj poste de la Mondaj gepatroj — Gaja (Tero) kaj Urano (Ĉielo).
Ekzistas pluraj malsamaj versioj pri la Kreado. Pli aĝa poeto, Homero, aŭtoro de la Iliado kaj la Odiseado, aludis al malsama kosmogonio ol Hesiodo. Kaj poste ekzistas ankoraŭ aliaj malsamaj kosmogonioj, kiuj implikis la Kosman Ovon.
Unu fonto implikis la diinon Eŭrinomo kaj la Mondserpenton Ofiono. Tiu fonto venas de Apolonio de Rodiso, helenisma poeto, kiu skribis la Argonaŭtikon en la 3-a jarcento a.K.
Alia tradicio pri la Kreado per la Kosma Ovo implikis la diojn Faneson aŭ Protogonon kaj Dionizon/Zagreon. Tiu alia tradicio venis el la poemoj de la tiel nomata kulto de la Orfaj misteroj.
Kio estas komuna al tiuj du krea mitoj estas la Kosma Ovo, kiu kutime ekestis el malpleno (ĥaoso) aŭ la abismo. La Kosma Ovo, Monda Ovo aŭ kia ajn alia nomo ĝi eble havas, estas ofta kaj universala temo en krea mitoj, ne nur en tiuj obskuraj grekaj mitoj sed ankaŭ el aliaj kulturoj kaj civilizacioj. Tamen la Kosma Ovo estas rimarkeble mankanta en la Teogonio de Hesiodo.




