Cumae
Cumae estis grava antikva havenurbo en Kampanio, proksimume 20 km okcidente de Napolo. La urbo estis fondita kaj koloniigita de grekoj el Chalcís, urbo sur la insulo Eŭbeo, meze de la 8-a jarcento a.K.; eble la plej frua greka kolonio en Italio. Cumae implikiĝis en la milito kontraŭ la Etruskoj, kiuj fondis urbon sur la rivero Voltuma - Capua. En 524 a.K., Aristodemo gvidis armeon de Cumeanoj por venki la Etruskojn. Ilia sukceso ne daŭris longe, ĉar Cumae estis kaptita de la Samnitoj ĉirkaŭ 425 a.K. La itala lingvo oska iĝis dominanta en la urbo, anstataŭante la grekan dialekton. Preskaŭ jarcenton poste, Cumae estis en la manoj de Romo.
Laŭ Vergilio en la Eneido, Cumae estis la loko kie Eneo trovis la profetinon, konatan kiel la Sibilo, kiu loĝis en kaverno. Ŝi gvidis la trojan heroon en la Submondon, kie la heroo reuniĝis kun la ombro de sia patro kaj lernis pri sia destino kaj la futuro de siaj posteuloj. Por eniri la Submondon, Eneo devis trovi la Oran Branĉon en la Arbaro de Diana, kaj poste li devis eniri la Submondon tra lago Avernus, proksime de Cumae.
Rilataj Informoj
Nomo
Cumae, Κύμυη, Κύμαι (greka).
