Scherië
Skerio estis la hejmo de la Feakoj. Skerio estis la nomo donita de pli fruaj verkistoj, dum Apolonio Rodano nomis la insulon Drepano. Plejmultaj fakuloj identigis Skerion kiel la insulon Korfuo, kiu estis nomata Korkiro dum la klasika epoko.
Naŭsitoo, filo de Posejdono kaj Peribeo, fondis la insulon kaj iĝis reĝo de la Feakoj. Lia filo, Alkinoo (Ἀλκίνοος), sukcedis lin. Alkinoo edziĝis kun sia nevino Areto (Ἀρέτη), kaj iĝis la patro de Naŭsikao (Ναυσικάα).
Dufoje, Alkinoo kaj Areto havis famajn gastojn vizitantajn ilian insulon.
Kiam la Argonautoj surterigis en Skerio, Alkinoo kaj Areto malhelpis la kolĥojn persekuti ilin per geedezigado de Medeo al Jazono.
Alkinoo kaj Areto ankaŭ gastigis la petantan Odiseon kiel gaston. Post aŭskultado de la rakonto de Odiseo pri lia aventuro, ili sendis Odiseon hejmen al Itako, ŝarĝitan per riĉaj donaĉoj.
Posejdono punis la Feakojn pro helpo al Odiseo, fermante ilian havenon disde ilia urbo. (Vidu la Odiseadon)
Rilata Informo
Nomo
Skerio, Σχερίη (nomata de Homero)
Drepano (nomata de Apolonio Rodano)
Feakio
Korkiro (klasika)
Korfuo (moderna)
Fondinto
Naŭsitoo
Regantoj
Naŭsitoo, Alkinoo kaj Areto.
