Houses of the Rome

Classical

Rilataj Paĝoj

Alba Longa

La genealogio de Alba Longa montras kiel Romulo estis la posteulo de Eneo el la reĝa domo de Trojo (Dardana linio). Romulo estis la fondinto de Romo.

La fondinto de la urbo Alba Longa, en Latiumo, estis Askanio aŭ Julo, la filo de Eneo.

Ĉiuj posteuloj de Eneo, post lia nepo Silvio (2-a reĝo de Alba Longa), havis la familian nomon Silvio.

Monarĥio de Romo

Male al plimulto da regnoj en aliaj partoj de la mondo, kie la monarĥio aŭ la reĝeco estis hereda, tra nobleco, en Romo la reĝo estis elektita per voĉdonado en elekto el kandidatoj. Tial filo aŭ proksima parenco ne nepre sukcedis sian patron sur la tronan seĝon.

Ne estis eĉ esenca postulo esti pura roma civitano por esti kandidato por reĝeco. Plimulto de la reĝoj estis de fremda deveno, kiel el la Latinaj, Sabinaj aŭ Etruskaj urboj.

La nepo de Numo, Anko Marcio, fariĝis reĝo de Romo, sed Anko regis post la roma reĝo Tulo Hostilio. Simile, Lucio Tarkvinjo Superba ne tuj sukcedis sian patron Lucio Tarkvinjo Prisko, sed post Servio Tulio.

Domo de Romulo

Sabina-Latina Linio

Etruska Linio

Kreita: 2002-Septembro-22

Modifita: 2024-Oktobro-2