Numa Pompilio

Classical

Numa Pompilio estis la dua reĝo de Romo. Estas ofta kredo inter fakuloj, ke Numa venis el sabina stoko, ĉar li venis el la sama sabina urbo kiel Tito Tacio, el Kureso.

Numa ĉefe respondecis pri la establo de romiaj leĝaj kaj religiaj kutimoj kaj praktikoj. Liaj reformoj enkondukis pastrojn al la templo de Jupitero, Marso kaj Kvirino. La dekdu Salioj aŭ saltantaj pastroj plenumis la servojn por Marso Gradivo. Kaj pli grave, nova ofico estis ankaŭ establita, nomita la Pontifeko, la plej alta ofico por pastreco. Numa ankaŭ nomumis pastinojn por la templo de la Vestalina virgulino.

Numa aldonis du monatojn al la romia kalendaro, januaro kaj februaro, kaj ĉiu monato havis 29 aŭ 30 tagojn. Vidu la Romian kalendaron por pli da priskribo.

Numa regis Romon proksimume 43 jarojn (ĉ. 715–676 aŭ 672 a.K.). Lia regado estis rimarkinde malsama de tiu de Romulo kaj de lia sukcedanto Tulo Hostilio, ĉar Romo havis tre longan pacon. Li elektis neniel malamikigi siajn najbarojn.

Rilataj informoj

Nomo

Numa Pompilius.

Fontoj

Historio de Romo estis skribita de Livio.

Numa Pompilio estis skribita de Plutarĥo.

Metamorfozoj estis skribita de Ovidio.

Rilataj artikoloj

Kreita: 2000-Septembro-10

Modifita: 2024-Oktobro-2