Kreono
Reganto kaj regento de Tebo. Kreono (Κρέων) estis la filo de Menoekeo. Kreono estis posteulo de la Spartoj.
Li ankaŭ estis la frato de Jokasto aŭ Epikasto, kiu unue edziĝis al Laio, reĝo de Tebo. Kreono edziĝis al Eŭridice, kaj fariĝis la patro de Megara, Menoekeo kaj du filoj kiuj ambaŭ estis nomataj Haemono.
Kiam Laio estis mortigita sur la vojo el Delfo de fremdulo, Edipo fariĝis la nova reĝo de Tebo. Kiam Kreono regis kiel reĝo en sia propra rajto, li agis aŭ kiel regento al junaj reĝoj aŭ kiel ĉefa konsilisto. En tiaj teatraĵoj kiel Edipo en Kolono aŭ Antigono de Sofoklo, li estis portretita kiel kruela tirano.
Tamen, Kreono diris ke li cedus la tronon al iu ajn kiu povus respondi la enigmon de la Sfinkso.
La Sfinkso estis monstra ido de Tifono kaj Eĥidno, kun la kapo kaj brusto de virino, kaj kun la korpo de leono kaj la flugiloj de aglo. La Sfinkso mortigus iun ajn vojaĝantan laŭ la vojo preter monto Fikio, norde de Tebo, kiu ne povus respondi ŝian enigmon. Inter tiuj mortigitaj de la Sfinkso estis la pli aĝa Haemono. Fremdulo sukcese respondis la enigmon de la Sfinkso, post kio ŝi detruis sin.
Kreono demisiis de la trono favore al la fremdulo, nomata Edipo, edzinigante sian vidvinan fratinon al la nova reĝo de Tebo. Kreono, lia fratino kaj ĉiuj aliaj, inkluzive de Edipo, ne ekkomprenis ke ilia nova reĝo mortigis sian propran patron kaj edziĝis al sia propra patrino, tiel plenumante la profetaĵon el Delfo, kiun kaj Laio kaj Edipo provis eviti.
Edipo senintence naskigis infanojn per incesto kun sia patrino, kaj li fariĝis la patro de Eteoklo, Poliniko, Ismeno kaj Antigono.
Edipo regis kiel saĝa kaj justa reĝo, sed kiam li malkovris ke li estas la murdisto de sia patro kaj faris incestojn kun sia patrino, li elŝiris siajn proprajn okulojn. Aŭ Kreono aŭ la popolo de Tebo ekzilis la blindan reĝon el la regno. Kun Edipo en Kolono, Kreono forrabis Antigonon, la filinon de Edipo, provante devigi lin favori Eteoklon en la milito kontraŭ la alia filo de Edipo, Poliniko.
Dum la milito de Argoso, la teba aŭguristo Tejreziaso diris ke la sola maniero gajni la militon estas ke Kreono permesu al sia filo Menoekeo esti oferita antaŭ la altaro de Areo. Kreono rifuzis mortigi sian filon. La juna Menoekeo tamen prenis sian propran vivon, por ke Tebo gajnu la militon.
Kiam Tebo estis venka, Kreono denove agis kiel regento al Laodamas, la juna filo de Eteoklo. Kreono tiam alportis pluan tragedion al sia propra familio kiam li arogante dekretis ke la korpoj de la sep argivaj gvidantoj kaj tiu de sia propra nevo, Poliniko, estu lasitaj putri kaj por la vulturoj manĝi. Kiam Antigono petegis Kreonon permesi al ŝia frato esti enterigita, ne nur Kreono rifuzis, sed dekretis ke li kondamnos al morto iun ajn kiu donus al ili taŭgan funebraĵon. Klare, Kreono rompis la dian leĝon per tia ordono.
Antigono defie enterigis sian fraton en sekreta loko, sed ŝi estis kaptita. La pli juna Haemono, la propra filo de Kreono, petegis kompaton pro Antigono, ĉar ili estis fianĉigitaj. Kreono ignoris la petegon de sia filo, kaj kondamnis ke Antigono estu enterigita vivanta. Malesperigita pro la morto de Antigono, Haemono faris sinmortigon. La edzino de Kreono, Eŭridice, riproĉante kaj malbenante lin pro la morto de sia filo, pendigis sin, kompletigante la tragedion en la propra familio de Kreono.
Adrasto, la reĝo de Argoso kaj la sola postvivanta gvidanto de la Sep, iris al Ateno kiel petanto al Tezeo. Tezeo komandis la atenan armeon kiu venkis Tebon kaj devigis Kreonon fordoni la korpojn de la Sep por funebraĵo kaj enterigo.
Vidu la Sep kontraŭ Tebo.
Estis ĉirkaŭ tiu tempo, kiam Kreono regis Tebon, ke Amfitriono fuĝis el Tirinto kiam li hazarde mortigis sian bopatron, Elektrionon, reĝon de Tirinto kaj Mikeno. Amfitriono edziĝis al Alkmeno, la filino de Elektriono. Kreono helpis Amfitrionon en la milito kontraŭ la tafaj piratoj.
Dum la foresto de Amfitriono, Zeŭso vizitis kaj dormis kun Alkmeno, alivestita kiel la edzo de Alkmeno. Alkmeno tiam dormis kun sia reala edzo, tiel ke ŝi gravediĝis de ĝemeloj — Heraklo kaj Ifiklo. Unu filo apartenis al Amfitriono, dum la alia filo apartenis al dio.
Heraklo gvidis sukcesan ribelon kontraŭ Ergino, la minia reĝo de Orĥomeno. Kreono rekompencis Heraklon edzinigante sian filinon Megara al la juna heroo. Heraklo kaj Megara havis tri filojn nomatajn Terimaĥo, Deikoono kaj Kreontiado.
La diino Hera malamis sian duonfilon, Heraklon, do ŝi frapis lin per subita atako de frenezo, kaŭzante ke Heraklo mortigu siajn proprajn filojn. Kelkaj diris ke li ankaŭ mortigis sian edzinon. Pro tiu krimo Heraklo forlasis Tebon por ĉiam, kaj iris al Tirinto por servi sian kuzon Eŭristeon. Li plenumis dek du neeblajn taskojn, kiuj gajnis al li senmortecon ĉe la fino de sia mortula vivo. Vidu Heraklo.
Laŭ malsama fonto, Tebo estis invadita de la eŭbeanoj sub la gvidado de Likoso. Kreono laŭdire mortis per la mano de Likoso. Lia morto estis venĝita de Heraklo. Lia nevo Laodamas fariĝis reĝo ĉe la morto de Kreono. Laodamas perdis la regnon en la milito kontraŭ la Epigonoj, la filoj de la Sep. Tersandro (Θέρσανδρος), filo de Poliniko, fariĝis reĝo en la tempo de la Troja milito. Vidu Epigonoj kaj Post la milito.


