Roland
La plej granda heroo en la frankaj legendoj. Li estis io simila al franca Heraklo, Aĥilo, Sigurdo, Cu Chulainn aŭ Lanseloto — heroo de nesuperebla forto kaj kuraĝo.
Rolando estis la ĉefrolulo de la epopeo Chanson de Roland, kiu rerakontis la lastan stadon de la Dek Du Egaluloj ĉe Rencesvals.
Laŭ la legendo, Rolando estis nevo de Karlomagno, per la fratino de la reĝo. Nek lia patro nek la nomo de lia patrino estis donitaj en la Chanson de Roland. Historie, ne estis dirite ke Rolando estis la nevo de Karlomagno. Kaj eĉ pli grave, la chanson de geste preterlasis la fakton ke la vera fratino de Karlomagno neniam edziniĝis aŭ havis filon; la fratino de Karlomagno fariĝis monaĥino.
Rolando estis franka grafo kaj kunulo de Oliver. Rolando estis heroo de kelkaj malnovfrancaj epopeoj, same kiel italaj rakontoj kie li estis konata kiel Orlando.
Veillantif estis la nomo de lia ĉevalo. Durendal estis lia glavo kaj Olivant, lia korno. Eĉ en la arthuraj legendoj, la glavo de Rolando estas menciita, ofte kompare kun la glavo de Arturo, Ekskaliburn.
En Chanson de Roland, Rolando priskribis la sanktajn kristanajn relikvojn kiuj konsistigis la oran tenilplaton de Durendal: dento de Sankta Petro, sango de Sankta Basilo, kaj kelkaj haroj de Sankta Dionizo. Eĉ parto de la vestaro de la Virgulino Maria. Rolando ne volis ke iu saraceno portu Durendal-on ĉar li estis mortanta, do li provis sensukcese rompi la klingon. Kiam tio malsukcesis, li kaŝis la glavon kaj la kornon sub si dum li kuŝis sub pinarbo.
Rolando estis tiu kiu rifuzis la ideon ke Karlomagno facu pacon kun la saracena reĝo Marsile, pacon kiun Ganelon favoris. Ganelon estis la duonpatro de Rolando, kaj ne estis amo inter la du viroj. Kiam Rolando proponis ke lia duonpatro estu sendita kiel ambasadoro al Marsile, nome de Karlomagno, Ganelon konspiris kun la saracenoj en Saragoso por aranĝi la embuŝon de la bataliono de Rolando ĉe Rencesvals.
En la batalo ĉe Rencesvals, Rolando distingiĝis mortigante la nevon de Marsile, Aelroth, kaj la filon de Marsile, Jurfaleu la Blonda. Rolando ankaŭ dehakis la manon de Marsile, kaj la saracena reĝo fine mortis en Saragoso.
Tamen Rolando ne mortis per unu sola vundo. Kiam Rolando blovis sian kornon (Oliphant) tri fojojn, tio kaŭzis rompon ĉe lia tempio kaj sangadon ĉe la buŝo kaj nazo; la sangoperdo kaj lia malĝojo ke li estis la lasta el liaj dek du kunuloj kiu postvivus, kaŭzis lian morton.
Rolando estis konata en Italio kiel Orlando, kie li estis la heroo de du popularaj italaj verkoj — Orlando innamorato de Matteo Maria Boiardo (1483), kaj Orlando furioso de Ludovico Ariosto (1516). Orlando furioso efektive estis daŭrigo de la verko de Boiardo.
La Chanson de Roland nur diris ke Rolando estis franka grafo, ne markizo el Britonio, kiu estis mortigita ĉe Rencesvals. Einhard nur menciis lian nomon unu fojon en la biografio de Karlomagno, Vivo de Karlomagno, mortigita kun aliaj, precipe tiu de Eggihard, la intendanto de la reĝo, kaj Anselm, grafpalatina; ne estis mencio pri la Dek Du Egaluloj kaj neniu mencio pri la heroaj faroj de Rolando. Evidente, dum la tempo, la eventoj de Rencesvals fariĝis legendo, kaj la rolo de Rolando en ĉi tiu fatala evento kreskis en heroa staturo.
Rilataj Informoj
Nomo
Rolando.
Orlando (itale).
