Domoj de la Volsungoj kaj la Giukingoj (Niflungoj)
Sube estas la familio de la tri ĉefaj domoj troveblaj en la Volsunga-sago — la Volsungoj, la Niflungoj (aŭ Nibelungoj) kaj la Domo de Budli.
Notu, ke en la Unua kanto de Gudrun (Poezia Eddao) Gudrun havis fratinon nomitan Gullrond. Sed en la Proza Eddao Snorri Sturluson diris, ke ŝia fratino nomiĝis Gudny, kaj ke Guttorm estis nur ŝia duonfrato; tiel Guttorm fariĝis la duonfilo de Giuki.
Ankaŭ ne estas mencio de Oddrun, la fratino de Atli kaj Brynhild, en la Proza Eddao de Snorri.
En la genealogia arbo supre mi listigis Niflung kiel filon de Hogni kaj Kostbera, sed en la Poezia Eddao (la poemo titolita La morto de la Niflungoj) Niflung estas nomita Giuki anstataŭe.
En la edda poemo La rajdado de Brynhild al Hel (Helreið Brynhildar) Brynhild havis sep fratinojn, sed ili restas sennomitaj.






