Audumlo
De Jimmy Joe
La praepoka bovo. Audumlo (Audhumla) naskiĝis el prujno ĉe Ginnungagap. La praepoka giganto Ymiro (Aurgelmiro) vivis per la lakto, kiu fluis el la cicoj de la bovo. Audumlo ankaŭ provizis nutraĵon al la seskapa filo de Ymiro.

N. A. Abilgaard
Oleo sur kanvaso, 1790
Statens Museum fur Kunst, Kopenhago
Audumlo ricevis nutraĵon per lekado de la salaj prujno-ŝtonoj. Audumlo lekis unu el la ŝtonoj ĝis ĝi estis formita en viron. Tiu ĉi ŝtono fariĝis Burio, avo de la Aesir-dioj: Odino, Vilio kaj Veo.
Rilataj Informoj
Nomo
Audumlo, Audhumla.



