Ymir (Aurgelmir)

Norse

La unua pragiganto estis ĝenerale konata kiel Ymir. La frostgigaantoj nomis lin Aurgelmir. Ymir estis la unua estaĵo kreita en la universo. Ymir estis la patro de la raso de frostgigaantoj. La frostgigaantoj naskiĝis el la ŝvito de liaj akseloj.

Unue Ymir estis la patro de seskapa giganto (sennoma), kiu estis nutrita de granda bovino, Audumla. Audumla trovis nutraĵon lekinte ŝtonojn. Unu el la ŝtonoj havis formon de viro, kiu fariĝis la pradio nomita Buri. Buri estis la patro de alia pradio (aŭ giganto), Bor. Bor kaj Bestla fariĝis gepatroj de la tri dioj: Odino, Vili kaj Ve.

Odino kaj liaj fratoj Vili kaj Ve mortigis Ymir. Ili uzis lian korpon por krei la mondon (universon). Lia kranio servis por krei la ĉielojn, kaj liaj brovoj por krei Midgard, aŭ Mezttero, la hejmon de la homaro.

Ymir estis ankaŭ la patro de Thrudgelmir kaj la avo de Bergelmer.

Rilataj informoj

Nomo

Ymir – "ĝemanto",
Aurgelmir – "gravel-krianto".

Rilataj artikoloj

Kreita: 1999-Aŭgusto-27

Modifita: 2024-Majo-21