Hymiro
Glacia giganto. Laŭ kelkaj tradicioj, Hymiro estis la patro de la militdio Tiro, kiel en la Hymiskvida, poemo trovata en la Poetia Edda. La kutima tradicio diras, ke Odino estis la patro de Tiro.
La Hymiskvida iom malsimilis de la versio trovata en la Proza Edda (verkita de Snorri Sturlusono). La poetia versio diris, ke li posedis magian kuirpoton, kiun Toro devis forporti, por ke ili povus fari preskaŭ nelimigitan provizon da biero por la festeno de Aegiro. Snorri preterlasis ĉiujn detalojn pri la festeno kaj la kuirpoto en sia rakonto.
Toro kaj Hymiro faris fiŝkaptan ekskurson, dum kiu la giganto kaptis du balenojn. Hymiro estis terurigita, kiam Toro kaptis Jörmungand, la Serpenton de Midgard. Aŭ Toro mortigis Hymiron, kiam la timigita giganto detranĉis la fiŝfadenojn de Toro en la Edda de Snorri, aŭ Toro mortigis Hymiron, kiam la giganto provis repreni la kuirpoton de Toro en la arbaro.
Rilataj Informoj
Nomo
Hymiro – "La Malluma".
