Megara

Classical

Megara estis urbo situanta sur la orienta flanko de la Istmo de Korinto, marhaveno al la Sarona Golfo. Ĝia citadelo nomiĝis Niso.

La urbo estis fondita de Karo, filo de Foroneo. Poste Lelekso, posteulo de Io, establis dinastion kiu regis Megaron ĝis Alkatouso, Pelopido, transprenis la potencon. La nepo de Alkatouso, Ajaco (filo de Telamono), ricevis la regnon dum la tempo de la Troja Milito.

La Eolido Pilas regis Megaron, ĝis li akcidente mortigis sian onklon Biason. Pilas ekziliĝis en Mesenion, kie li fondis novan regnon, kiun li nomis Pilo, laŭ si mem. Li lasis Megaron al sia bofilo Pandiono, iama reĝo de Atenoj, kiu edziĝis al la filino de Pilas, Pilia.

Vidu la familiajn arbojn de la Domo de Pelopso kaj la Eakidoj.

Rilataj Informoj

Nomo

Megara, Μέγαρα.

Niso (citadelo).

Fondinto

Karo

Regantoj

Karo; kelkajn generaciojn poste, Lelekso; poste Klesono, Pilas, Pandiono, Niso, Megareo, Alkatouso, Ajaco.

Kreita: 1999-Aŭgusto-8

Modifita: 2024-Aŭgusto-27