Trojzeno

Classical

Trojzeno estis marhaveno en sudorienta Argolido, ĉe la Sarona Golfo.

Unue la tero ĉirkaŭ Trojzeno estis nomita Oraeo de Oroso, la unua reĝo de Trojzeno, kaj poste ŝanĝita al Altepo de lia nepo Altepo. La filo de Altepo, Sarono, fariĝis reĝo, sed li dronis, kaj la akvo estis nomita laŭ li la Sarona Golfo.

Sur ĉi tiu tero estis du urbetoj nomitaj Hipereio kaj Anteio, kiam Piteo kaj Trojzeno (filoj de Pelopso) setlis en la lando. La fratoj regis la landon kiel kunregantoj. Je la morto de Trojzeno, Piteo kunigis la du urbetojn en unu urbon kaj nomis la urbon laŭ sia frato.

La atena heroo Tezeo estis edukita de sia avo Piteo. Ĝi estis ankaŭ la scenejo de la teatraĵo de Eŭripido, Hipolito. (Vidu la genealogian arbon de la Pelopidoj.)

Rilataj Informoj

Nomo

Oraeo;
Altepo;
Hipereio kaj Anteio (2 urbetoj);
Trojzeno, Τροιζήν.

Fondinto

Oroso

Regantoj

Oroso, Altepo, Sarono, Hipereso, Antaso, Aetio; Piteo kaj Trojzeno (kunregantoj).

Kreita: 1999-Aŭgusto-8

Modifita: 2024-Aŭgusto-27