Thebes
Tebo estis urbo en sudorienta Beocio. Ĝi estis fondita de sia unua reĝo, Kadmo, posteulo de Io kaj frato de Eŭropa. Tebo originale nomiĝis Kadmejo. Poste, Kadmejo estis la nomo de la citadelo, dum la tuta urbo estis renomita Tebo laŭ Tebe, edzino de Amfiono. Amfiono kaj Zeto (ĝemelaj fratoj) estis la konstruintoj de la muroj de Tebo kaj de ĝiaj famaj sep pordoj.
Alia el ĝiaj famaj reĝoj estis Edipo, kiu estis en la centro de unu el la plej grandaj grekaj tragedioj (Edipo Reĝo). Ĝi ankaŭ estis la scenejo de la fama milito kontraŭ Argoso (vidu Sep kontraŭ Tebo).
Por pliaj detaloj pri la historio de Tebo, legu la Domon de Tebo. Vidu ankaŭ la Domon de Tebo pri ilia genealogia arbo.
Rilataj Informoj
Nomo
Kadmejo (poste, citadelo);
Tebo, Θῆβαι.
Fondinto
Kadmo
Regantoj
Kadmo, Penteo, Polidoro, Nikteo (regento), Labdako, Liko, Amfiono kaj Zeto (kunregantoj), Lajo, Kreono, Edipo, Kreono (regento), Eteoklo, Kreono (regento denove), Laodamaso, Tersandro, Peneleo (regento), Tisameno, Aŭtesiono.






