Themiscyra
Classical
Temiskiro estis la ĉefa urbo de la Amazonoj, kaj ĝi situis sur la rivero Termodono kiu enfluis en la Nigran Maron. Temiskiro nun nomiĝas Terme.
La Amazonoj estis tribo de militistinoj, kiuj laŭdire devenis el Centra Azio kaj iam estis konsiderataj parencoj de la sarmatoj. La heroo Heraklo devis akiri zonon de reĝino Hipolite kiel unu el siaj laboroj. Tezeo edziĝis kun la fratino de Hipolite, Antiopo, kiu fariĝis la patrino de Hipolito. Tezeo venkis la Amazonojn kiam ili invadis Atikon.
Ĉe la morto de Hektoro, dum la Troja Milito, Pentesilejo venis helpi la trojanojn kaj ili sukcesis repuŝi la grekojn. Tamen, en la batalado, Pentesilejo estis mortigita de Aĥilo.
Rilataj Informoj
Nomo
Temiskiro, Θεμίσκυρα;
Terme (moderne).
Regantoj
Hipolite, Antiopo, Pentesilejo.
