Sidon

Classical

Sidono estis antikva marborda urbo de Fenicio, eble la plej malnova el la feniciaj urboj. Sidono nun nomiĝas Sajda. La grekoj ofte konfuzis Sidonon kun Tiro, ĝia suda najbaro. Sidono estis renomita pro sia eksporto de vitrajoj kaj purpura tinkturo, nomata Sidona Purpuro.

Agenoro, filo de Libio kaj Posejdono, fondis kaj regis la urbon Sidonon en Fenicio (Kanaano). Agenoro migris al Kanaano, lasante sian ĝemelan fraton Belon por regi Egiptujon. Kiam Zeŭso forrabis lian filinon Eŭropan, li sendis filojn por trovi ŝin. Neniu el ili revenis. Ĉiu filo migris al aliaj landoj, fondante regnojn. Kadmo, la frato de Eŭropa, migris ĝis centra Grekujo, fondante Kadmejon, kiu poste nomiĝis Teboj. La alia filo de Agenoro, Fenikso, ne iris tre malproksimen; lia nomo fariĝis la eponimo de Fenicio.

Rilataj Informoj

Nomo

Sidono, Σιδώνα (greke)
Sydwn (fenice);
Sajda (moderne)

Fondinto

Agenoro

Regantoj

Agenoro, Fenikso.

Kreita: 1999-Aŭgusto-8

Modifita: 2024-Aŭgusto-28