Seven Wonders of the World
Classical
Antipatros de Sidono, kiu floris en la 2-a jarcento a.K., estis unu el la verkistoj kiuj raportis la Sep Miraklojn de la Mondo. Ĉi tiuj mirakloj estis aŭ monumenta arkitekturo aŭ enormaj statuoj konstruitaj en la konata mondo de la Grekoj.
| Piramidoj de Gizo | Gizo, Egiptio. | La Piramidoj estis konstruitaj de la egiptaj faraonoj en la 4-a Dinastio. |
| Pendantaj Ĝardenoj de Babilono | Babilono, Mezopotamio. | Palaca ĝardeno konstruita dum la regado de Nebukadnecaro la 2-a por lia reĝino. |
| Statuo de Zeŭso | Olimpio, Grekio. | Statuo por la templo de Zeŭso, kiu laŭdire estis kreita de la granda Atena skulptisto Fidio (fl. 430 a.K.). |
| Templo de Artemiso | Efezo, Lidio, Malgranda Azio. | La Templo de Artemiso estis konstruita de Krezo en 550 a.K. |
| Maŭzoleo de Halikarnaso | Halikarnaso, Kario, Malgranda Azio. | La Maŭzoleo de Maŭzolo estis konstruita de lia edzino kaj reĝino, Artemizio. |
| Koloso de Rodoso | Rodoso. | Statuo de la sundio Helio, por memorigi la venkon super la armeo de Demetrio la 1-a Poliorketo. |
| Faroso de Aleksandrio | Faroso, proksime de Aleksandrio, Egiptio. | Lumturo konstruita de Ptolemeo la 2-a, ĉirkaŭ 280 a.K. |

