Prayers Answered

Preĝoj Responditaj

de la Vojaĝanta Ĵongloro

“Rigardu,
La Lando de la Potencaj
estas en sanga konflikto kaj tumulto.

“Aŭdu la tajdojn de la sendiaj Saksonoj,
alportantaj morton kaj fajron.
Aŭdu la silentan petegon
de niaj mortintoj.

“Kie estas niaj bravaj batalantoj
de la brilantaj kaskoj,
Por liberigi nin
el doloro kaj katenoj?

“Niaj larmoj kaj petegoj
Por restarigi nian fierecon kaj dignecon
restas neaŭditaj.

“Kial vi mokas niajn preĝojn, ho Sinjoro,
Kun nur senbarba knabo
kaj glavo
Kiel niaj protektantoj?”

Kreita: 2000-Aprilo-2

Modifita: 2024-Septembro-3