Hymn to Pallas Athena

Himno al Palas Atena

el la Libro de Senpasaj Himnoj

“Vi estas mia ombro,
Kiu konsoladis min
Per via ĉiela ĉeesto.
Via melodia voĉo
Forigas mian timon
Ĉiam kiam mi estas en grava dangero.

“Vi estas mia lumo,
Kiu gvidas mian vagadon.
Viaj spuroj neniam malsukcesis
Konduki min hejmen.
Viaj manoj direktis
Mian ŝipon al sekureco
De ŝtormaj maroj.

“Vi estas mia forto
En tempo de malfeliĉo.
Vi respondis mian preĝon
Per fortigado de miaj lacaj membroj
Kaj mia malkreskanta kuraĝo.
Via firma mano
Gvidis miajn batojn, kiuj
Semis konsterniĝon en la animo de mia malamiko.

“Vi estas mia saĝeco,
Kiu kondukis min
Al ekstazo kaj kleriĝo.
Viaj brilantaj okuloj
Trapenetris mallumon kaj ĥaoson
Por malkaŝi longe forgesitajn verojn.”

Kreita: 2002-Oktobro-6

Modifita: 2024-Septembro-3