Doom of Odin
Fatalo de Odino
el Profetaĵo de la Sibilino
“Mi trovas nenian konsolon en la ombro
Sub la branĉo de la Granda Frakseno.
Mi memoras la nebulon
de nia antikva pasinteco.
Dum mi parolas al vi en la nuntempo,
Miaj antikvaj okuloj
vidas la teruran estontecon.“Ĉu vi ne vidas tion, kion mi vidas?
Ĉu vi ne aŭdas
la alproksimiĝon de morto?“La funebra krio de Giallr-korno
dispecigos la pacon
Kaj skuos la fundamenton de la ĉielo.“Levu vian standardon
Kaj kunvenigu vian noblan kompanion
el via granda halo,
Patro de la Mortigitoj.
Ĉar vi iros al via destino.“Neniu scio povas savi vin,
Kaj neniu magio savos vin.
Ĉar vi finiĝos en la ventro de Fenrir,
Dum ĉielo kaj tero brulos
en la malsankta fajro de Surt.”


