Baligant
La Emiro de Babilono. Baligant estis la patro de Malpramis kaj frato de Canabeus. Marsile, la maŭra reĝo de Hispanio, estis unu el la multaj vasaloj de Baligant.
Oni rimarku ke ĉi tiu “Babilono” ne estas la urbo en Mezopotamio (en la nuna Irako). La legendo rilatis Babilonon al Malnova Kairo en Egiptio.
Laŭ Chanson de Roland, Baligant estis tre maljuna viro, “…travivinta Vergilion kaj Homeron”. Ne estas klare, ĉu li vivis en la tempo de Vergilio kaj Homero, aŭ ĉu tio simple signifis ke la emiro estis pli maljuna ol tiuj du poetoj. Malgraŭ la aĝo, li estis potenca militisto, same kiel Karlomagno.
Kvankam Baligant ricevis mesaĝon de Marsile sep jarojn antaŭe, kiam Karlomagno unuafoje invadis Hispanion, la emiro ne alvenis ĝis la embuŝo okazis en Rencesvals. Ĝis tiam, Marsile perdis la batalon, perdis sian filon, kaj perdis sian manon en batalo. Ĉar li ne havis heredonton, Marsile transdonis la urbon al Baligant. Baligant esperis venĝi Marsile-n per venko super la armeo de Karlomagno. Li serioze konsideris invadi Francion.
Baligant havis glavon, nomitan Preciuse, kaj lia lanco nomiĝis Maltet.
Dum la batala tajdo turniĝis kontraŭ Baligant, li alfrontis Karlomagnon, vundis lin, sed perdis sian vivon.
Rilataj Informoj
Nomo
Baligant.
