Danao
Danao (Danaus aŭ Danaos) estis la filo de Beluso (Belos, Βἣλος), reĝo de Egiptio, kaj Anĥinoe (Anchinous), filino de la riverdio Nilo. Li havis ĝemelan fraton nomitan Egipto (Aigyptos, Αἴγυπτος); ili estis idoj de Io.
Danao havis kvindek filinojn, dum Egipto havis kvindek filojn. Ilia patro donis Libion al Danao dum Egipto havis Arabion. Post la morto de Beluso, lia frato fariĝis reĝo kaj nomis la landon laŭ si, Egiptio. Kiam lia frato volis, ke li edzinigu siajn kvindek filinojn al la kvindek filoj de Egipto, Danao suspektis perfidon de sia frato, do li forkuris al Argoso kun siaj filinoj.
Iel Danao sukcesis anstataŭigi la tiaman reĝon de Argoso, Gelanoron (aŭ Pelasgon laŭ Esĥilo), pretendante esti ido de Io. Post la longa regado de Danao en Argoso, la Argivoj fariĝis ankaŭ konataj kiel la Danaanoj.
Sed la nevoj de Danao sekvis lin al Argoso, kaj li estis devigita permesi la edziĝon. Dum ilia geedziĝa nokto, Danao donis ponardon al ĉiu filino kun instrukcioj murdi siajn novajn edzojn en ilia dormo. Nur unu filino, Hipermnestro, malobeis la ordonon de sia patro. Hipermnestro helpis sian novan edzon, Linceon, eskapi. Poste la juna paro repaciĝis kun Danao, kaj Linceo sukcedis sian bopatron (kaj onklon) sur la trono.
La Danaanoj estis la popolo de Argoso, kiuj estis idoj de sia reĝo Danao. Homero ofte uzis la nomon Danaanoj por signifi ne nur tiujn, kiuj venas el Argoso, sed nomon por la grekoj ĝenerale.
Rilataj informoj
Nomo
Danaüs, Danaus, Danaos, Δαύνιος, Δαύνος.
Eponimoj
Danao – Danaanoj
Fontoj
Peticantinoj estis skribita de Esĥilo.
Biblioteko estis skribita de Apolodoro.
Fabulae estis skribita de Higino.
Odoj (Pita IX) estis skribita de Pindaro.
Rilataj artikoloj
Io, Proeto, Akrisio, Perseo, Belerofono, Melampo. Perseidoj.
Genealogio: Domo de Io, Domo de Perseo, Domo de Proeto.


